Aquila estas la genro de la veraj agloj. Ĝi estas ofte kunigita kun la buteoj, maragloj kaj aliaj fortikaj Akcipitredoj, sed pli ĵuse ĝi aspektas kvazaŭ ili estus malpli distingaj el la pli sveltaj akcipitroj ol supozeble. Agloj ne estas natura grupo sed aludas esence al ĉiu ajn rabobirdo sufiĉe granda por ĉasi grandajn (ĉirkaŭ 50cm longajn aŭ eĉ plie ĝenerale) predojn vertebrulajn.
Ĉi tiu artikolo temas pri la genro de grandaj birdoj en la familio Akcipitredoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Aquila.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionAgloj, Biologia klasado ...
Aquila apartenas al tre fermita grupo de "tipaj" agloj. Tiu inkludas genrojn kiaj Hieraaetus, Lophaetus, Ictinaetus kaj la formortintaHarpagornis, kaj ĉiuj tiuj ŝajnas parafiletikajn rilate al la tradicia Aquila. Ĉefe kelkaj, se ne ĉiuj, specioj de Hieraaetus, separataj dekomence pro sia pli malgrando, ŝajne apartenas ĉi tie. La tuta grupo de "tipaj agloj" estas necesa de plua reviziado, kaj tiele tiu specilisto ne povas esti nune pli ol provizora.
Plej problemaj estas certe la genro Hieraeetus, nome nizagloj. Oni scias, ke la tipa specio, nome Botaglo, estas tre proksima al kelkaj agloj de la genro Aquila. Aliaj nizagloj povus ja esti sufiĉe distingaj por garantii genran separon, sed la nomo Hieraaetus ne estas disponebla por ili, ĉar estas juna sinonimo de Aquila kiam la Botaglo estis ene inkludata.
Nizaglo, Aquila fasciata – iam Hieraaetus fasciatus
Ne klaras ĉu "Hieraaetus" edwardsi (Meza -? Fina Mioceno de SOk Eŭropo) apartenas al Aquila aŭ al la nizagloj (se tiu lasta estas ja distinga). Ties komenca nomo, "Aquila" minuta Milne-Edwards, 1871, estis antaŭokupata de frua sinonimo de la Botaglo, Aquila minuta Brehm, 1831.
Ne pli lokigitaj en Aquila estas la jenaj:
"Aquila" gervaisii – nune en Palaeohierax]
"Aquila" borrasi, "A." sodalis – nune en Buteogallus. B. borrasi estis dumlonge lokigita en Titanohierax.
"Aquila" corroyi, "A." depredator, "A." hypogaea kaj "A." prisca – nune en Aquilavus
"Aquila" ferox, "A." lydekkeri – protostrigeda strigo, nune en Minerva.
"Aquila" danana (Snake Creek Frua Mioceno/Komenca Plioceno de Loup Fork, Usono), eventuale lokigita en Geranoaetus aŭ Buteo, estis rabobirdo de neklara rilataro.
Pri paleosubspecioj de la nunaj vivantaj Aquila, vidu la speciajn artikolojn.
(2010)“A New Eagle (Aves: Accipitridae) from the Mid Miocene Bullock Creek Fauna of Northern Australia”, Records of the Australian Museum62, p. 71–76. doi:10.3853/j.0067-1975.62.2010.1557.
Brodkorb, Pierce (1964): Catalogue of Fossil Birds: Part 2 (Anseriformes through Galliformes). Bulletin of the Florida State Museum8(3): 195-335. PDF or JPEG plena tekstoArkivigite je 2008-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
Salotti, Michelle; Bellot-Gourlet, Ludovic; Courtois, Jean-Yves; Dubois, Jean-Noël; Louchart, Antoine; Mourer-Chauviré, Cécile; Oberlin, Christine; Pereira, Elisabeth; Poupeau, Gérard & Tramoni, Pascal (2000): La fin du Pléistocène supérieur et le début de l'Holocène en Corse: apports paléontologique et archéologique du site de Castiglione (Oletta, Haute-Corse) [The end of the Late Pleistocene and the Early Holocene in Corsica: New paleontological and archaeological data from Castiglione deposit (Oletta, Haute-Corse)]. Quaternaire11: 219-230. [France kun angla resumo] HTML resumo