From Wikipedia, the free encyclopedia
Andiŝe, persalingve انديشه estas urbego en la Provinco Teherano, en norda Irano. La loknomo devenis de la vorto "Andiŝ" (= "penso, reflekto, meditado").
Andiŝe · | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Teherano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 062 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 42′ N, 51° 1′ O (mapo)35.70694444444451.024722222222 [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Andisheh [+] | |||
Andiŝe situas sur altebenaĵo en ĝenerale ebena areo, tamen nordoriente en monteta areo. Ĝi troviĝas de Teherano 30 km kaj situas nordokcidente de Ŝahrijar (3 km) kaj sudoriente de Karaĝo (7 km). La areo ĉirkaŭ la urbego konsistas ĉefe el herbejoj.
Andiŝe estis konstruita ekde 1992, pli frue zorgeme planita laŭ la tradiciaj iranaj principoj. Ĝi havas triangulan formon. La sudaj kaj okcidentaj flankoj etendiĝas 5 km, la nordorienta 4 km. En mezo de la 2000-aj jaroj estis ĉirkaŭ 50.000 da urbanoj. La finkapacito estos 150,000 loĝantoj.
En Andiŝe la plenjara meza temperaturo estas 17 °C. La plej varma monato estas julio, kiam la meza temperaturo estas 32 °C kaj la plej malvarma estas januaro kun 2 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 348 mm. La plej seka monato estas marto (52 mm), la plej seka monato estas aŭgusto (3 mm).
En Andiŝe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Alia kompanio faras kontaktojn kun Teherano kaj Karaĝo. Sude de la urbego kuras la aŭtovojo inter Malard-Ŝahrijar.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.