Amelanchier-specioj estas somerverdaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj. La planto havas alterne starantajn foliojn. La folirandoj estas kompletrandaj aŭ segilformaj. La planto havas stipulojn.
La floraroj kun multaj floroj konsistas el grapoloj. La hiantoj estas sonorilformaj. La duseksaj radisimetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin liberaj petaloj estas blankaj. Por ĉiu floro ekzistas po 20 stipuloj.
La bluecaj malgrandaj fruktoj havas 4 ĝis 10 kamerojn kun po unu semo.
Enhavosubstancoj
Folioj kaj semoj havas etajn kvantojn da cianogenaj glikozidoj, kiu faras hidrogenan cianidon. Post grandaj kvantoj da fruktoj aŭ dismaĉitaj semoj povas aperi stomakaj kaj intestaj perturboj. Dismaĉinte nur kelkajn semojn ne okazas tiun fenomenon. Oni devas konsumi multajn semojn por ricevi perturbojn.
Amelankieroj estas preskaŭ ĉiam kultivata kiel ornamarbustoj. En Mezeŭropo oni plantas jenajn speciojn: Amelanchier arborea, Amelanchier lamarckii, Amelanchier laevis , Amelanchier ovalis, Amelanchier alnifolia kaj Amelanchier spicata.
El la aromaj kaj sukoplenaj fruktoj eblas fari dolĉan marmeladon, kiu havas marcipanan guston. En Kanado estas kultivata alnofolia amelankiero aŭ Amelanchier alnifoli en la profesia fruktkultivado.
Jenaj enhavosubstancoj enestas la fruktojn de amelankiero:
La genra nomo Amelanchier (amelankiero) venis de la okcitana nomo „amélanche“ por la fruktoj de la tie hemiĝanta Amelanchier ovalis. La vorto „amelanche“ estas kelta-gaŭla vorto kun la signifo „pometo“. La genron enkondukis en 1789 Friedrich Casimir Medicus.
La genro Amelanchier konsistas el ĉ. 25 specioj. Preskaŭ ĉiu specio disvastiĝas en Nordameriko.
alnofolia amelanĉo aŭ (Amelanchier alnifolia (NUTT.) NUTT. EX M.ROEM.) – Nordameriko
arba amelanĉo (Amelanchier arborea (F.MICHX.) FERNALD) – Nordameriko
pendanta arba amelanĉo (Amelanchier × grandiflora REHDER) – Kruciĝo el Amelanchier laevis kaj Amelanchier arborea aŭ Amelanchier canadensis, de kelkaj aŭtoroj rigardante el sinonimo de Amelanchier lamarckii.
azia amelanĉo (Amelanchier asiatica (SIEB. & ZUCC.) ENDL. EX WALPERS): Ĝi venas el Japanujo.Krome tiu specio hejmiĝas en Japanujo, Koreujo kaj en Ĉinujo: Huang Shan en la suda Anhujo, en Mufu Ŝan en la nordokcidenta Jianĝio, en Kin Ling kaj la suda Ŝanĝio, en Tianmu Ŝan kaj en la nordokcidenta Zhejiang.
kupra amelanĉo, (Amelanchier lamarckii F.G.SCHROEDER) –ofte ĝi estas intermiksita kun Amelanchier canadensis , Nordameriko
Manĝebla amelanĉo (Amelanchier ballerina) – ankaŭ rigardata kiel bredaĵo de Amelanchier lamarckii kultivaro 'Ballerina' , verŝajne kruciĝo el Amelanchier lamarckii kaj Amelanchier laevis. * Amelanchier nantucketensis E.P.BICKNELL – Nordamerika
Amelanchier obovalis (MICHX.) ASHE – Nordameriko
Ordinara amelanĉo aŭ vera eŭropa Amelanĉo (Amelanchier ovalis MEDIK.) – meza kaj suda Eŭropo.
Amelanchier pallida GREENE – Nordameriko
Nana amelanĉo (Amelanchier pumila NUTT. EX TORR. & A.GRAY) – estas rigardata kiel sinonimo de Amelanchier basalticolaaŭ rigardata kiel Amelanchier alnifolia var. pumila, Nordameriko, ne intermiksu kun Amelanchier ovalis kultivaro ‘Pumila’.
Amelanchier sinica (C.K.SCHNEIDER) CHUN: Ĝi bone kreskassur deklivoj inter arbustoj en alteco de 1000 ĝis 2000 metroj en la ĉinaj provincoj Henano, Gansu, Ŝanŝio, Hubejo kaj Siĉuano.
Spika amelanĉo aŭ (Amelanchier spicata (LAM.) K.KOCH) – Nordameriko
Gu Cuizhi (Ku Tsue-chih), Stephen A. Spongberg: Amelanchier, S. 190 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003, ISBN 1-930723-14-8.