From Wikipedia, the free encyclopedia
La ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis), estas plantospecio el la familio de la Rozacoj (Rosaceae).
Amelanchier ovalis, ordinara amelanĉo | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis) en Supra Aŭstrio | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La arbusto estas somerverda, multbranĉa kaj denskrona. Kaj unu ĝis 4 metrojn alta.
La arboŝelo de branĉoj estas ruĝecbruna kaj tiu de la trunko malhelbruna ĝis nigra.
La alterne starantaj folioj estas ovoforme ĝis inverse ovoformaj. Ili staras ĉe 15 mm longaj folitigoj. La folirando havas dentoformon. La folioj havas grandecon de 2–4 × 2–3,5 cm. La aŭtuna koloro estas oranĝkolora ĝis malhelruĝa.
La starantaj floraroj estas panikloj konsistantaj el 3 ĝis 10 floroj, kiuj floras inter aprilo kaj majo.
La duseksaj, radisimetriaj floroj estas kun kvinfolia kalikvo. La neĝblankaj petaloj havas grandecon de 15 mm. La petaloj havas 20 stamenojn.
La dika globforma pom-fruktoj maturiĝas en aŭgusto. La fruktoj havas grandecon de ĉ. 1 cm. Maturiĝinte la fruktoj estas malhelruĝaj ĝis nigre bluaj.
La kromosomnombro estas 2n = 34 aŭ 68.
La planto nature kreskas en la montaroj de meza, suda kaj orienta Eŭropo. En la nordo la planto kreskas ĝis Belgio kaj meza Germanujo, oriente ĝis Polujo kaj Rumanujo. Krome ĝi kreskas en okcidenta Azio kaj Nordafriko.
Ĝi preferas sunajn kaj sekajn deklivojn, randojn de duonsekaj razenoj kaj maldensajn kverkarojn kaj pinarojn.
Ekde la 16a jarcento la ordinara amelanĉo kreskas en ĝardenoj kaj parkoj.
La farune dolĉaj fruktoj taŭgas por fari marmeladon.
Folioj kaj semoj havas malmulte da hidrogena cianido respektive antaŭformon de ĝi. Nur se granda kvanto de dismaĉitaj semoj estas konsumitaj ili povas kaŭzi stomakajn kaj intestajn perturbojn.
La sinonimoj de Amelanchier ovalis MEDIK. estas Amelanchier rotundifolia DUM. COURS., Amelanchier vulgaris MOENCH, Crataegus rotundifolia LAM., Mespilus amelanchier L.
Oni distingas jenajn subspeciojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.