Remove ads
Svisa anatomiisto, fiziologo, naturalisto, enciklopediisto, bibliografo kaj poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Albrecht von HALLER (konata ankaŭ kiel Albertus de Haller) (16a de Oktobro 1708 – 12a de Decembro 1777) estis svisa anatomiisto, fiziologo, naturalisto, enciklopediisto, bibliografo kaj poeto. Disĉiplo de Herman Boerhaave, li estis ofte referencita kiel "la patro de moderna fiziologio."[1][2]
Estante deksesjaraĝa li venis al la Universitato de Tubingeno (Decembro 1723), kie li studis kun Elias Rudolph Camerarius Jr. kaj Johann Duvernoy. Malkontenta kun sia progreso, li en 1725 translokiĝis el Tubingeno al Lejdeno, kie Boerhaave estis en la pinto de sia famo, kaj kie Albino jam estis preleginta pri anatomio. Je tiu universitato li gradiĝis en Majo 1727, klopodante sukcese en sia disertacio provi, ke la tiel nomita saliva dukto, postulita kiel ĵusa malkovro de Georg Daniel Coschwitz (1679–1729), estis nur sangotubo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.