From Wikipedia, the free encyclopedia
Alípio de Miranda-Ribeiro (21a de februaro 1874, Rio Preto - 8a de januaro 1939) estis brazila herpetologo kaj iĥtiologo nome zoologo fakulo pri amfibioj kaj fiŝoj. Ankaŭ lia filo, Paulo de Miranda-Ribeiro (1901-1965) estis zoologo.
Alípio de Miranda Ribeiro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1874 en Rio Preto |
Morto | 8-an de januaro 1939 (64-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Loĝloko | Brazilo |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Infano | Paulo de Miranda Ribeiro (en) |
Okupo | |
Okupo | herpetologist (en) iĥtiologo zoologo natursciencisto zoologia kolektisto |
Dekomence Miranda-Ribeiro havis pasion por natura historio; junaĝe li tradukis verkojn de Buffon al portugala. Li studis medicinon en Rio de Janeiro, kaj el 1894 li laboris kiel preparisto ĉe la Nacia Muzeo de Brazilo. Tie li poste servis kiel sekretario (el 1899), kaj direktoro de la departemento de zoologio (el 1929).
Dum sia kariero li esploris la regionon de la Amazonio multajn fojojn, kaj sub direktorado de Candido Rondon (1865-1958), li partoprenis en instalado de la unua telegrafo tra la Amazonio kaj Mato Grosso. En 1911, post esti vizitante muzeojn kaj programojn pri fiŝkaptejoj en Eŭropo kaj Usono, li fondis fiŝkaptejan inspektistaron en Brazilo, la unua oficiala servo pri fiŝkaptejo en la lando.
En 1911 li publikigis la tre bone konsideratan Fauna brasiliensis-Peixes (Brazilaj fiŝoj). Li estis aŭtoro ankaŭ de nombraj verkoj en la kampo de herpetologio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.