Remove ads
la variado de la rapidovektoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Akcelo (simbolo: a) estas variado (ŝanĝo) de la vektora rapido en la temp-unuo. La akcelo (same kiel la rapido) estas vektoro, tiel montras variadon de la akcela grando kaj direkto.
La rekte moviĝanta punkto aŭ objekto ŝanĝas nur grandon de la rapido, dum ties direkto ne ŝanĝiĝas. En kurbiĝanta vojo varias daŭre direkto de la rapido, dum ties grando aŭ restas samgranda aŭ same ŝanĝiĝas. El tio venas, ke akcelo de punkto moviĝanta sur kurbiĝanta vojo neniam povas esti nulo.
Averaĝa akcelo kaj momenta akcelo
kie estas la vektora forŝovo.
Mezurunuo: En la Sistemo Internacia de Unuoj, oni mezuras ĝin per m/s² aŭ ms−2.
Por ekzemplo, kiam vehiklo startas estinte haltigita (nula rapido, en kadro de inercia referenco) kaj veturas laŭ rekta linio je kreskantaj rapidoj, estas akcelante en la direkto de la irado. Se la vehiklo turnas, okzas akcelo al la nova direkto kaj ŝanĝiĝas ties movovektoro. La akcelo de la vehiklo en ĝis aktuala movodirekto estas nomata "linia akcelo" (aŭ "tanĝa akcelo" dum la cirklaj movoj), nome la sento kiun sentas la pasaĝeroj de la iranta vehiklo kiel forto kiu pelas ilin malantaŭen sur iliaj sidlokoj. Kiam okazas direktoŝanĝo, la akcelo okazanta estas nomata "radia akcelo" ("ortogona akcelo" dum la cirklaj movoj), la sento kiun sentas la pasaĝeroj kiel centrifuga forto. Se la rapido de la vehiklo malpliiĝas, tio estas akcelo en la mala direkto kaj matematike negativa, doje nomata malakcelo, kaj la pasaĝeroj sentas la reagon al la malakcelo kiel inercia forto kiu pelas ilin antaŭen. Tiuj negativaj akceloj ofte estas atingitaj pere de la brulado de retrorakedoj en kosmoŝipoj.[1] Kaj la akcelo kaj la malakcelo estas komprenitaj sammaniere, ambaŭ estas ŝanĝoj de rapideco. La pasaĝeroj sentas ĉiun el tiuj akceloj (tanĝa, radia, malakcelo) ĝis ties relativa rapideco (diferenciala) estas neŭtralizita rilate al la vehiklo.
Same kiel la rapideco priskribas la modifon de la situo de objekto en la tempo, la akcelo priskribas la “modifon de la rapideco en la tempo” (kion la matematiko formulas per la nocio de derivaĵo). En la ĉiutaga vivo, estas tri okazoj kiujn la fizikisto grupigas sub la ununuran koncepton de akcelo, nome la jenaj:
ekde vidpunkto la matematiko, la akcelo estas pozitiva, tio estas, ke la akcelvektoro havas komponanton en la direkto de la rapideco;
la akcelo estas negativa, aŭ la akcelvektoro havas komponanton malan al la direkto de la rapideco;
la akcelvektoro havas komponanton perpendikularan al la rapideco; tiukadre interesas la variado de la direkto de la rapidecvektoro, ne la variado de ties normo.
Kiam persono estas suferanta akcelon, ĝi sentas streĉon: nome forto, kiu premas kontraŭ la sidilo kiam la aŭto akcelas (iras pli rapide), forto kiu pelas al la ventoŝirmilo kiam la aŭto bremsas, forto kiu pelas flanken kiam la aŭto bremsas aŭ turnas (centrifuga forto). Oni sentas tiun tension laŭ maniero simila al la pezo. La rilato inter akcelo kaj klopodo estas la kampo de la dinamiko; sed la akcelo estas nocio de kinematiko, tio estas, ĝi estas difinita nur el la koncepto de movo, sen impliki la fortojn.
La mekanika inĝenierado estas la desegno kaj fabrikado de maŝinoj, tio estas, sistemoj kiuj faras movojn. Grava parto estas la dimensiigo, tio estas, la elekto de agantoj (krikoj, motoroj) kaj pecoj kiuj subtenas la fortojn. Se la masoj metitaj en movon kaj/aŭ la akcelado estas grandaj, la dinamikaj efikoj - la fortoj necesaj por krei la akceladon, aŭ la fortoj rezultantaj de la akcelado - ne estas malatentindaj. Pro tio, determini la tujan akcelon dum movo estas esenca postulo por ke la pecoj rezistu kaj por determini la energian konsumon de la sistemo.
|
En multaj okazoj, la specifigo estas "porti objekton de la punkto A al la punkto B dum tempo t, estante la tempo t foje esprimita kiel takso (realigante la movadon n kelkajn fojojn por unu horo). La desegno konsistas en jeno:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.