From Wikipedia, the free encyclopedia
Aerteleskopo estas tipo de refraktoro kun tre longa fokusdistanco, kiu ne uzis tubon.[1] Kontraŭe, la optikan objektivon muntis al stango, arbo, turo, konstruaĵo aŭ alia strukturo per meĥanika globartiko. La observinto staris kaj tenis la okularion, kiun konektis al la objektivo per ŝnuro aŭ kuplostango. La observinto firme streĉis la ŝnuron kaj manovrigis la okularion por celi la teleskopon al ĉielaj objektoj. Ĉi tiun teleskoptipon eble estigis la nederlanda matematikisto, astronomo kaj fizikisto Christiaan Huygens kaj sia pli aĝa frato, la ŝtatisto Constantijn Huygens la Juna, dum la dua duono de la 17-a jarcento.[2][3]
Teleskopoj kiuj konstruiĝis en la 17-a kaj la frua 18-a jarcento uzis unuopa-elementajn neakromatajn objektivlensojn kiuj permesis entrudemajn ĉielarkajn haloajn fenomenojn (kromatan aberacion) rezulte de la ne-unuformaj refraktaj proprecoj de unuopa-vitraj lensoj. Ĉi malbonigis la bildkvaliton kiujn ili liveris. Teleskopo-kreintoj de tiu epoko trovis ke objektivoj de tre longa fokusdistanco ne havis senteblan kromataberacion; la malĝustigan kromataberacion subkuŝigis la granda difrakta konturaro ĉe la fokuspunkto. Ili ankaŭ rimarkis ke, kiam oni duobligis la diametron de siaj objektivoj, oni devis kvarobligi la fokusdistancon de la objektivo (la fokusdistanco devis kvadratiĝi) por atingi la saman kvanton de minimuman kromataberacion.[4] Kiel la objektivo-diametro de tiuj refraktoroj pliiĝis por kolekti pli da lumo kaj apartigi pli subtilajn detalojn, iliaj fokusdistancoj proksimiĝis al 45 metroj. Krom havanta vere longajn tubojn, tiuj teleskopoj bezonis skafaldojn aŭ longajn mastojn kaj arganojn por apogi ilin. Ilia valoro kiel esploriloj estis minimumaj, ĉar la apoga framo kaj tubo de la teleskopo fleksis kaj vibris en la plej milda zefireto kaj foje kolapsis entute.[3][5]
Ĉirkaŭ la jaro 1675 la fratoj Christiaan kaj Constantijn Huygens decidis akomodi iliajn objektivojn de tre longa fokusdistanco per forigi la tubon entute. En ilia "aera teleskopo", la objektivo, ene de mallonga fertubo, muntiĝis al girebla globartiko supre de alĝustebla masto. La okulario muntiĝis en alia mallonga tubo (kelkfoje sur stativo), kaj streĉita ŝnuro kuplis kaj alliniigis la du tubojn. Christiaan Huygens eldonis dezajnojn por tiuj sentubaj "aeraj teleskopoj" en sia libro Astroscopia Compendiaria (1684); oni atribuis la elpensadon al la fratoj Huygens,[2][3] kvankam similajn dezajnojn ankaŭ uzis Adrien Auzout, kaj iuj eĉ atribuis la ideon al Christopher Wren.[6]
La fratoj Huygens ellaboris iuj inĝeniaj aranĝoj por celi tiuj "aeraj teleskopoj" ĉe objektoj videblaj en la nokta ĉielo. Oni povus direkti la teleskopon al brilaj objektoj kiel planedoj per serĉi bildojn projekciitajn sur blanka kartona disko aŭ sur oleita diafana paperekrano kaj tiam centri ilin en la okulario. Oni povus trovi la pli malfortajn objektojn per reflekti lumon de lampo, tenita en la mano de la observinto, el la objektivo, kaj tiam centri tiu reflektitan bildon sur la objekto. Aliajn caranĝaĵojn kun la sama celo priskribis Philippe de la Hire[7] kaj Nicolaas Hartsoeker.[8] La objektivoj por aerteleskopoj foje havis tre longaj fokusdistancoj. Christiaan Huygens asertis ke en 1686 la du fratoj faris objektivojn de 20 cm kaj 22 cm de diametro kaj 52 m kaj 64 m de fokusdistanco, respektive. Constantijn Huygens la Juna prezentis objektivon de 19 cm de diametro kaj 37,5 m de fokusdistanco[9] al la Reĝa Societo de Londono en 1690.[9] Adrien Auzout kaj aliaj faris teleskopojn ekde 90 m ĝis 180 m de fokusdistancoj, kaj Auzout proponis grandegan aerteleskopon de 300 m de longo, ke li uzus "observi bestojn sur la luno."[10]
La franca-itala astronomo Giovanni Domenico Cassini instigis la movon, al la Pariza Observatorio, de la ligna Marly-Turo — kio, kiel parto de la maŝino de Marly, origine levis akvon por la fontanoj kaj reflektantaj basenoj ĉe la ĝardenoj de la Versajlokastelo. Sur tiun turon li muntis longajn, tubformajn teleskopojn kaj la objektivojn de aerteleskopoj, kiujn konstruis la itala optikisto Giuseppe Campani.[5] En 1684 Cassini utiligis aerteleskopon eltrovi Dionon kaj Tetison, du satelitojn de Saturno.[11] En 1722 la angla astronomo James Bradley mezuris la diametron de Venuso kun aerteleskopo kies objektivo havis fokusdistanco de 65 m.[12] En Romo, Francesco Bianchini provis mapi la surfacon de tiu sama planedo kaj dedukti la rotacian periodon en 1726 uzante 6.6-cm aerteleskopo de 30 metroj de fokusdistanco.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.