Maŝino de Marly

From Wikipedia, the free encyclopedia

Maŝino de Marlymap
Remove ads
Remove ads

La maŝino de Marly estis franca mirindaĵo de inĝenierarto, giganta sistemo pumpi akvon el la rivero Sejno al la fontanoj ĉe la ĝardenoj de la Kastelo de Marly kaj la Versajlokastelo. Ĉi tiu laboro de Rennequin Sualem, mastroĉarpentisto kaj meĥanisto de Lieĝo, Belgio, konstruiĝis dum la reĝado de Ludoviko la 14-a en Bougival, Yvelines. La fontanoj tage bezonis akvokvanton ne multe malpli ol tage uzis la urbo de Parizo. Konstruita inter 1681 kaj 1682, estis probable «unu el la plej kompleksaj maŝinoj de la tempo.»[1] Kvankam ĝi neniam provizis sufiĉan akvon por kaj Marly kaj Versajlo, la pumparo funkciis dum 133 jaroj ĝis ĝia remeto per sinsekve pli efika pumpoj post 1817, kiujn anstataŭis elektraj pumpoj en 1968.

Thumb
La maŝino de Marly (1723), pentraĵo far Pierre-Denis Martin. La insulo Gauthier aŭ insulo de Maŝino de la Reĝo vidiĝas unuaplane. Dekstre, la Akvedukto de Louveciennes kaj sia Turo-Levant vidiĝas fone.
Remove ads

Notoj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads