From Wikipedia, the free encyclopedia
Adam SEDGWICK (/ˈsɛdʒwɪk/; 22a de marto 1785 – 27a de januaro 1873) estis brita geologo kaj pastro, kaj unu el la fondintoj de la moderna geologio. Li proponis la periodojn Kambrio kaj Devonio de la geologia temposkalo. Baze sur la laboro kiun li faris pri la tavolojn en Kimrio, li proponis la Kambrian periodon en 1835, en kuna publikigo en kiu Roderick Murchison proponis ankaŭ la Silurian periodon. Poste en 1840, por solvi tion kio poste iĝis konata kiel Granda Devonia Polemiko pri rokoj ĉe la limo inter la Siluria kaj la Karbonia periodoj, li kaj Murchison proponis la Devonian periodon.
Adam Sedgwick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adam Sedgwick | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1785 en Dent | ||||
Morto | 27-an de januaro 1873 (87-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Anglio vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Sedbergh School (en) Trinity College vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | geologo paleontologo aktivulo kontraŭ sklaveco vd | ||||
Laborkampo | Geologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | John Dawson vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam li estis gvidanto de la juna Charles Darwin en sia frua studo pri geologio kaj plue estis en amikaj terminoj, Sedgwick estis kontraŭulo de la Darvina teorio de evoluismo pere de natura selektado.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.