Remove ads
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Acetilfentanilo aŭ acetila fentanilo estas opioida analgezika medikamento kiu estas analogo de fentanilo. Studoj taksis ke acetilfentanilo estas dek kvin fojojn pli potenca ol morfino, kio signifas, ke malgraŭ esti iom pli malforta ol fentanilo, ĝi estas tamen plurfoje pli forta ol pura heroino. Ĝi neniam estis licencita por medicina uzo kaj anstataŭe estis nur vendita kiel artefarita medikamento. Acetilfentanilo estis malkovrita en la sama tempo kiel fentanilo mem kaj nur malofte ĝi estis renkontita en la kontraŭleĝa merkato en la malfruaj 1980-aj jaroj. Tamen, en 2013, kanada polico kaptis 3 kilogramojn da acetilfentanilo. Kiel μ-opioida receptoragonisto, acetilfentanilo povas funkcii kiel rekta anstataŭaĵo por heroino aŭ aliaj opioidoj. Oftaj kromefikoj de fentanil-analogoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkludas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivminacaj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj en la antaŭaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre ekaperas.
Acetila fentanilo | |||||
Kemia formulo | |||||
Acetila fentanilo | |||||
CAS-numero-kodo | 3258-84-2 | ||||
ChemSpider kodo | 459388 | ||||
PubChem-kodo | 527015 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||||
Molmaso | 322,45032 g mol−1 | ||||
Denseco | 1,10 g/cm−3 | ||||
Fandpunkto | 139°C [1] | ||||
Bolpunkto | 453,8°C [2] | ||||
Acideco (pKa) | 8,92 | ||||
Ekflama temperaturo | 183,1°C [3] | ||||
Solvebleco | Akvo:solvebla | ||||
Refrakta indico | 1,5915 | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 5000 mg/kg (buŝe) | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H310, H317, H330, H334, H336 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+316, P302+352, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P333+313, P342+316, P361+364, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fentanilo unue estis sintezita fare de Paul Janssen en 1959 kaj estis aprobita por medicina uzo en Usono en 1968. En 2015, 1.600 kilogramoj estis uzitaj en sanservo tutmonde. En 2017, fentanilo estis la plej vaste uzata sinteza opioido en medicino; en 2019, ĝi estis la 278-a plej ofte preskribita medikamento en Usono, kun pli ol miliono da receptoj. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.
Meze de la 1990-aj jaroj la fentanil-plastro estis disvolvigita, kiu povis liveri la medikamenton al paciento trahaŭte. La plastro de Duragesic povis esti uzata sur la haŭto kaj estis utila en la administrado kontraŭ kronika doloro sentata de pacientoj kun kancero, ekzemple. La plastro estis farita el inerta alkohola ĝelo infuzita kun antaŭdestinitaj dozoj de fentanilo. La drogo estas liberigita per la plastro en la korpaj grasoj, el kie ĝi malrapide moviĝas en la sangocirkuladon dum du aŭ tri tagoj, tial provizante longdaŭran dolortrankviligon. Duragesic-plastroj spertis plurajn klinikajn provojn, post kiuj ili estis lanĉitaj kaj popularigitaj en la klinika praktiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.