From Wikipedia, the free encyclopedia
La American Radio Relay League (ARRL; Esperante: La amerika radio-relajsa ligo) estas la nacia unuiĝo de radioamatoroj en Usono. Ĝi estas neprofitcela organizaĵo fondita en majo 1914 de Hiram Percy Maxim. Nun (2013) ĝi havas proksimume 156.000 membrojn. Ĝi eldonas plurajn librojn kaj la monatan revuon QST[1].[2]
Amerika radio-relajsa ligo | ||
---|---|---|
American Radio Relay League | ||
logoo de la ARRL | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1914 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Newington | |
Tipo | NRO | |
Estr(ar)o | Rick Roderick, K5UR | |
Posedatoj | W1AW (en) vd | |
Retejo | http://www.arrl.org/ | |
ARRL ofertas diversajn servojn al siaj membroj:
ARRL esponsoras plurajn radioamatorajn konkursojn dum la jaro inter kiuj troviĝas kelkaj grandaj kiel la Internacia DX konkurso (en pluraj versioj telegrafio, radioteletajpo kaj fonio)[6][7], la ŝtataj QSO festoj[8]. Ankaŭ aliaj konkursoj kaj specialaj eventoj kiel Straight Key Night, VHF Sweepstakes, UHF konkurso, la konkurso 10 GHz kaj pli. La Ligo ankaŭ partoprenas kiel usona sidejo en la IARU HF Monda Konkurso[9]. La kampa tago ankaŭ estas organizita de la ligo, ĝi enhavas kelkajn konkurecajn aspektojn sed ĉefe estas por prepariĝi por katastrofoj kaj promocii la ŝatokupon inter la loĝantaro[10].
Ĝi aljuĝas plurajn radioamatorajn diplomojn kiel WAS (Kontakti kaj konfirmi ĉiujn usonajn ŝtatojn), WAC (Kontakti kaj konfirmi ĉiujn kontinentojn)[11], DXCC (DX Centa Klubo) kaj pluraj aliaj.
Nomo | Voksigno | jaroj |
---|---|---|
H.P. Maxim | W1AW | 1914-1936 |
E.C. Woodruff | W8CMP | 1936-1940 |
G.W. Bailey | W2KH | 1940-1952 |
G.L. Dosland | WØTSN | 1952-1962 |
H. Hoover, Jr. | W6ZH | 1962-1966 |
R.W. Denniston | WØDX | 1966-1972 |
H.J. Dannals | W2TUK/W2HD | 1972-1982 |
V.C. Clark | W4KFC | 1982-1983 |
C.L. Smith | WØBWJ | 1983-1984 |
L.E. Price | W4RA | 1984-1992 |
George Wilson | W4OYI | 1992-1995 |
Rod Stafford | W6ROD | 1995-2000 |
Jim Haynie | W5JBP | 2000-2006 |
Joel Harrison | W5ZN | 2006-2010 |
Kay Craigie | N3KN | 2010-2016 |
Rick Roderick | K5UR | 2016- |
ARRL eldonas plurajn revuojn kaj bultenojn por siaj membroj kaj por ne membroj. QST estas la monata asocia revuo sendita al la membroj, nomita QST pro la Q kodo. Ĝi ankaŭ eldonas la QEX pri radioelektronikaj eksperimentoj kaj la National Contest Journal por tiuj, kiuj interesiĝas pri la radioamatoraj konkursoj. ARRL ankaŭ eldonas kelkajn librojn kaj retajn kursojn, la membroj havas specialan retan spacon en kiuj ili havas aliron al teknikaj dokumentoj, klarigoj pri sendriceviloj, radioaparatoj, informoj pri konkursoj. Ĉiujare ekde 1926 ili eldonas la Radio Amateur's Handbook (Radioamatora Manlibro).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.