Kelkaj aŭstroneziaj lingvoj:
Kelkaj lingvaroj kaj lingvoj en la aŭstronezia lingvaro :
teritorio de la aŭstroneziaj lingvoj apud tiuj de la aliaj mondaj lingvaroj
mapo pri la teritorio de la aŭstroneziaj lingvoj
Lingvofamilio de popoloj. Dividiĝas je grupoj - (1) Centra, (2) Okcidenta, (3) Orienta, (4) Tajvana. Totala kvanto: 237 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Javanoj, Bisajanoj, Sundoj, Tagaloj, Maduroj, Malajoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
Lingvogrupo
SU
Eŭropo
Azio
Afriko
Ameriko
Oceanio
Mondo
Centra
-
-
6,05
-
-
-
6,05
Okcidenta
-
0,07
216,65
10,08
0,93
0,15
227,88
Orienta
-
-
0,22
-
0,26
2,32
2,80
Tajvana
-
-
0,39
-
-
-
0,39
Totalo
-
0,07
223,31
10,08
1,29
2,47
237,12
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj .
Okcidenta grupo (Indonezianoj)
AĈEHOJ
Nomo: [m] aĉe; [f] Atjeh; [r] aĉeĥ, aĉe, aĉini
Popolo en Indonezio , en nordo de Sumatra insulo; Kvanto: ĉirkaŭ 3 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Malajzio .
Lingvo: aĉea .
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
BALIANOJ
Nomo: [f] Baliens, Balinais; [r] balijci
Popolo en Indonezio , en la insuloj Balio kaj Lom-bok; Kvanto: 3,65 mln (1992).
Lingvo: de indonezia branĉo.
Kredantoj: hinduistoj.
BANĜAROJ
Nomo: [f] Bandjars, Benjars; [r] banĝar
Popolo en Indonezio (ĉ. 3 mln, precipe en la insulo Kalimantano ) kaj Malajzio . Totala kvanto: 3,15 mln (1992). Parolas en dialekto de malaja lingvo.
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
BATAKOJ
Nomo: [f] Bataks; [r] bataki
Popolo en Indonezio de aŭstroazia lingvofamilio. Okupas nordokcidentan parton de la insulo Sumatro . Kvanto: 3,400 mil (1992).
BUGISOJ
Nomo: [M] tougik; [f] Boegs, Bugis; [r] bugisi
Popolo en Indonezio (precipe en sudokcidente de la insulo Sulaveso ); kvanto 4,55 mln Loĝas ankaŭ en Malajzio kaj Singapuro . Totala kvanto: 4,6 mln (1992).
Lingvo: bugisa.
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
DAJAKOJ
Nomo: [f] Dayaks; [r] dajaki
Grupo de popoloj en Indonezio , Malajzio kaj Brunejo , ĉefloĝantoj de la insulo Kalimantano ; 3,7 mln (1992).
Lingvoj : de indonezia grupo.
Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.
JAVANOJ
Nomoj: [f] Javanais; [r] javanci
Popolo en Indonezio (89,0 mln), ĉefloĝantoj de centra parto de Javo . Loĝas ankaŭ en Malajzio , Aŭstralio , Nederlando k.a. Totala kvanto: 89,6 mln (1992). Apartenas al sudazia transira raso.
Lingvo: java ; vaste uzata ankaŭ indonezia.
Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
MADUROJ
Nomoj: [f] Madouriens; [r] madurci
Popolo en Indonezio (en insulo Maduro kaj orienta parto de Javo ); 10,8 mln (1987).
Lingvo: de indonezia branĉo: madura .
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MAKASAROJ
Nomoj: [m] mangkasarak; [f] Macassariens; [r] makasar
Popolo en Indonezio (Sulavesa insulo); 2,6 mln (1992).
Lingvo: de indonezia branĉo.
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
MALAJOJ
MINANKABAŬOJ
Nomoj: minangkabau; Minangkabans; minangkabaŭ
Popolo en Indonezio (6,98 mln, precipe en okcidento de Sumatra insulo). Totala kvanto: 7 mln (1992).
Lingvo: de indonezia branĉo: minankabaŭa .
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
SUNDOJ, Sundanoj
Nomoj: [m] sunda; [f] Sundas; [r] sundi, sundanci
Popolo en Indonezio , parencaj de Javanoj, precipe en okcidento de insulo Javo ; 24,5 mln (1992).
Lingvo: sunda .
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
SENOJ
Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando , ĉirkaŭ 40 mil (1992).
Lingvoj: de malaka grupo de aŭstronezia familio. Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.
TORAĜOJ
Nomoj: [f] Toradjas; [r] toraĝoj
Grupo de popoloj (sadangoj, posoj, k.a.) en Indonezio (centra parto de Sulaves-insulo); 1,5 mln (1992).
Parolas en indoneziaj lingvoj.
Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj-protestantoj.
Okcidenta grupo (Filipinanoj)
BIKOLOJ
Nomo: [m] bikol; [f] Bikols; [r] bikol
Popolo en Filipinoj (precipe en duoninsulo Bikolo kaj insulo Luzono ), 4,5 mln (1992).
Lingvo: de indonezia branĉo: bikola .
Kredantoj: precipe katolikoj.
BISAJANOJ
Nomo: [m] bisaja; [f] Visayas; [r] visaja
Popolo en Filipinoj . Kvanto: 26,75 mln (1992).
Apartenas al sudmongoloida raso .
Lingvo: cebua , hiligajnona , varaja , vaste uzata ankaŭ tagaloga, hispana.
Kredantoj: precipe katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
ILOKANOJ
Nomo: [f] Ilocans; [r] iloki, ilokani
Popolo en Filipinoj , ĉefe en la norda parto de la insulo Luzono (7,1 mln, 1992).
Lingvo: iloka .
Kredantoj: katolikoj.
MOROOJ
Nomoj: [f] Moros; [r] moro
Grupo de popoloj en la sudo de Filipinoj ; 1,97 mln (1992).
Lingvoj : de indonezia grupo.
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
TAGALOGOJ
Nomoj: [m] tagailog; [f] Tagals; [r] tagali
Popolo en Filipinoj , ĉefloĝantoj de centra kaj suda partoj de la insulo Luzono ; 15,4 mln (1992).
Lingvo: tagaloga .
Kredantoj: katolikoj.
Okcidenta grupo (Pacifiko)
ĈAMOROJ
Nomoj: [f] Chamoro; [r] ĉamoro
Popolo, ĉefloĝantoj de Marianaj insuloj . Kvanto: 98 mil (1992), inter ili en la insulo Gvamo 80 mil.
Lingvo: de indonezia grupo: ĉamora .
Kredantoj: kristanoj.
Centra grupo
AMBONOJ
Nomo: [f] Ambons; [r] ambonci
Popolo en Indonezio (600 mil, 1992), Totala kvanto: 635 mil
Lingvo: malaja.
Kredantoj: kristanoj-reformistoj, muzulmanoj-sunaistoj.
BIMO-SUMBANOJ
Nomo: [f] Bimo-Sumbaniens; [r] bima-sumbanskije narodi
Grupo de popoloj en oriento de Indonezio (bimoj, sumbanoj, mangarajoj k.a.), en la insuloj de Malgranda Zonda Arkipelago; 3,1 mln (1992).
Lingvoj : de indonezia branĉo.
Laŭ religio kristanoj, muzulmanoj-sunaistoj kaj adeptoj de tradiciaj konfesoj.
Orienta (Pacifika) grupo
a. Polinezianoj
POLINEZIANOJ
Nomoj: [f] Polynesiens; [r] polinezijci
Grupo de popoloj (maorioj, samoanoj, tonganoj, tahitianoj k.a.), ĉefloĝantoj de Polinezio ; 1,12 mln (1992).
Lingvoj : polineziaj.
Kredantoj: katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
HAVAJANOJ
Nomo: [f] Hawaiens; [r] gavajci
Popolo, ĉefloĝantoj de Havajaj Insuloj (Usono ), 170 mil (1992).
Lingvo: havaja .
Kredantoj: protestantoj kaj katolikoj.
MAORIOJ
Nomoj: [m] maori; [f] Maoris; [r] maori
Polinezia popolo en Nov-Zelando , 320 mil (1992).
Lingvo: maoria.
Kredantoj: kristanoj (protestantoj kaj katolikoj).
SAMOANOJ
Nomoj: [f] Samoans; [r] samoanci
Polinezia popolo, ĉefloĝantoj de Samoa insularo (190 mil). Loĝas ankaŭ en Nov-Zelando , Aŭstralio k.a. Totala kvanto: 335 mil (1992).
Kredantoj: precipe protestantoj.
TAHITIANOJ
Nomoj: [f] Tahitiens; [r] taitjane
Popolo, ĉefloĝantoj de Tahitio kaj Societaj insuloj; 130 mil (1992).
Lingvo: tahitia .
Kredantoj: kalvinistoj, parto - katolikoj.
TONGANOJ
Nomoj: [f] Tongans; [r] tonga
Popolo, ĉefloĝantoj de Tongo , 105 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Aŭstralio .
Lingvo: de polinezia grupo: tongana .
Kredantoj: kristanoj (precipe metodistoj), parto - katolikoj.
b. Mikronezianoj
MIKRONEZIANOJ
Nomoj: [f] Micronesiens; [r] mikronezijci
Grupo de popoloj (kiribatanoj, trukoj, marŝalanoj k.a.), ĉefloĝantoj de Mikronezio ; 220 mil (1992).
Lingvoj : mikroneziaj.
Kredantoj: katolikoj, protestantoj, aliaj.
KIRIBATANOJ
Nomo: [m] tungaru; [f] Tungaru, Kiribatiens; [r] kiribati
Melanezia popolo, ĉefloĝantoj de Kiribato (72 mil). Loĝas ankaŭ en najbaraj insuloj. Totala kvanto: 78 mil (1993).
Kredantoj: protestantoj.
c. Melanezianoj
MELANEZIANOJ
Nomoj: [f] Melanesiens; [r] melanezijci
Grupo de popoloj (multnombraj — fiĝianoj, kanakoj k.a.), ĉefloĝantoj de Melanezio ; 1,7 mln (1992).
Lingvoj : melaneziaj.
Kredantoj: protestantoj, katolikoj, estas ankaŭ adeptoj de tradiciaj konfesoj.
FIĜIANOJ
Nomoj: [f] Fidjiens; [r] fiĝijci
Popolo, ĉefloĝantoj de Fiĝiaj insuloj (340 mil, 1992).
Lingvo: fiĝia .
Kredantoj: protestantoj.
KANAKOJ, novkaledonianoj
Nomo: [m] kanaki; [f] Kanaks; [r] kanaki, novokaledonci
Melanezia popolo, indiĝenaj triboj de Nov-Kaledonio , 60 mil (1992).
Kredantoj precipe katolikoj, estas ankaŭ kalvinistoj k.a.
Tajvana grupo
GAOŜANOJ
Nomo: [f] Gaochans; [r] gaoŝan (ĉine - montaranoj)
Grupo de popoloj (atajaloj , couoj, bununoj k.a.) en Tajvano , 340 mil (1992).
Lingvoj : de indonezia grupo.
Konservas tradiciajn konfesojn.
ALIAJ POPOLOJ
MALAGASOJ, Malgaŝoj
Nomoj: [f] Malgaches; [r] malagasiici, malgaŝi
Popolo, ĉefloĝantoj de Madagaskaro ; 12,79 mln (1992). Malgrandaj grupoj loĝas en Reunio , Sejŝelaj kaj Komoraj insuloj.
Lingvo: malagasa .
Plimulto konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj-sunaistoj.