624 Hektoro estas la plej granda troja asteroido konata: 370×195 km. Ĝi estas malhela D-tipa asteroido.
624 Hektoro | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Tri-dimensia modelo de 624 Hektoro laŭ ties luma kurbo. Tiu modelo ne inkludas Skamandrion | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 624 Hektor |
Aliaj nomoj | 1907 XM; 1948 VD |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hektoro vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | August Kopff |
Dato de malkovro | 10-a de februaro 1907 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
781,183 Gm (5,222 AU) 762,145 Gm (5,095 AU) 800,220 Gm (5,349 AU) |
Discentreco | 0,024 |
Meza anomaliangulo | 94,752° |
Klinangulo | 18,198° |
Periodo | 4358,521 tagoj (11,93 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,03 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
342,791° |
Argum. de periapsido | 183,579° |
Naturaj satelitoj | S/2006 (624) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
370 km × 195 km × 195 km 225 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 1,4 × 1019 kg ~ 2 000 kg/m3 ? ~ 0,067 m/s² ~ 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,2885 tago (6,924 horoj)[1] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 122 K |
Geometria albedo | 0,025 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | D |
Absoluta magnitudo | 7,49 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,79 vd 15,26 13,79 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,048" 0,078" |
Malkovro
Malkovris ĝin August Kopff la 10-an de februaro 1907 elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
Ĝi estas en la grupo da asteroidoj "La Greka Tendaro" kaj iliaj nomoj estas tiuj de grekaj militistoj de la Troja milito, kun nur unu escepto, precize Hektoro (kiu estis troja batalinto).
Orbito
Hektoro estas en la punkto de Lagrange L4 antaŭ Jupitero.[2] La grupo da asteroidoj ĉe tiu punkto estas nomata "La Greka Tendaro".
Ecoj
Ĝia formo nenormale longa pensigas, ke ĝi estus duopa kontakta asteroido[3]. La observo de la kosmoteleskopo Hubble en 1993, pro tro malgranda angula distingivo, ne permesis pravigi tiun hipotezon[4].
Satelito
La 7-a de julio 2006, en la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea oni observis Hektoron per sistemo de adaptiĝema optiko kaj lasera gvidstelo, kies precizo estas 0,06 sekundoj de arko. Tio konfirmis la formon duoblan de Hektoro. Tiu observo ankaŭ malkovrigis ties sateliton, de diametro de ĉ. 12 ± 3 km kaj orbitanta kun duona grandakso de 957,5 ± 55,3 km , discentreco de 0,31 ± 0,03 kaj orbita periodo de 2.965 tagoj.[5][6]
En marto 2017, tiu asteroida luno ricevis la nomon de Skamandrios,[7] laŭ Skamandrio (greke Σκαμάνδριος), kromnomo de Astianakso: filo de Hektoro kaj Andromaĥo kaj mortigita en de la Troja Milito.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.