La urbo Bordeaux estis fondata kiel romia setlejo sub la nomo Burdigala.
-279: Keltoj invadis la antikvan Grekion kaj prirabis la sanktejon Delfo. Samjare la reĝo Pirho de Epiro (-318 ĝis -272) venkis la batalon de Asculum, sed tamen fine malvenkis militon. Ekestis la vortumo de "pirha venko", do tre efemera triumfo.
La nomada popolo Hsiung-nu, kiu supozeble devenis el Manĝurio, ekvivis en la teritorio de la hodiaŭa Mongolio.
Dum -221 la ĉino Ying Zheng unuigis konkurantajn ĉinajn dinastiojn kaj iĝis la unua imperiestro de tuta Ĉinio. Sub lia rego komenciĝis la konstruo de la Granda Ĉina Muro.