japana anarkiisto (1885 - 1932) From Wikipedia, the free encyclopedia
ŌSUGI Sakae 大杉 栄 [Osugi sakae] (17-a de januaro 1885 - 16-a de septembro 1923) estis Japana Esperantisto, anarkiisto.
Osugi Sakae | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-a de januaro 1885 en Kagaŭa prefektujo, Marugame |
Morto | 16-a de septembro 1923 en Tokio |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Familio | |
Edz(in)o | Yasuko Hori (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto esperantisto tradukisto |
Li naskiĝis en Kagaŭa prefektujo, en Marugame. Lia patro estis soldato. Lia familio mallongatempe loĝis en Tokio, Koĵimaĉi kvartalo (nun Ĉijoda kvartalo), sed pro malpromociiĝo de lia patro, ili transloĝiĝis en Niigata prefektujo, en Ŝibata urbeto (nun Ŝibata urbo) en lia knabeco. Imitante lian patron kiu batalas en Qing-Japana Milito, li eklernis en Nagojo terarmea elementa lernejo. Sed la lernejo elpelis lin ĉar li okazigis perfortajn agojn.
Li iris en Tokion kaj eklernis en Tokia Fremdlingva Lernejo (nun Tokia Fremdlingva Universitato) por lerni lingvon. En studentaj jaroj li familiariĝis kun Kotoku Shusui kaj Sakai Tosihiko, kaj li inkliniĝis al socialismo. Tiame li ekkonis Esperanton sur gazeto Tyokugen, kaj li eklernis Esperanton kun liaj amikaj socialistoj. Septembro 1906, li fondis Esperanto-lernejon en Tokia Prefektujo (nun Tokia Metropolo), en Tokia Urbo, en kvartalo Hongo (nun kvartalo Bunkjo).
Marto 1906, li kontraŭbatalis pliigadon de veturpago, kaj li arestiĝis unuafoje.
16-a de septembro 1923, ĝendarma kapitano Amakasu Masahiko uzis konfuzon de Kanto Tertremego por buĉi OSUGI, lian kuzon kaj lian edzinon.
Trovu « Ōsugi Sakae » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.