From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĝenerala sekretariejo de la registaro (france "secrétariat général du gouvernement" aŭ SGG) estas oficejo ligita al la ĉefministro. Ĝi estas komisiita pri administra kunordigo de la registara laboro sed ne havas politikan povon. Ĝi ne estas membro de la registaro.
Ĝenerala sekretariejo de la registaro | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 4″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)48.85122.3208 | |
Lando(j) | Francio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | service central d'un ministère | |
Ekzistas aliaj samtipaj oficejoj : la ĝenerala sekretariejo pri eŭropaj aferoj, la ĝenerala sekretariejo pri defendo kaj nacia sekureco kaj la ĝenerala sekretariejo pri maro[1].
André Ségalat fariĝis ĝenerala sekretario de la registaro en 1946 kaj tia restis dum 12 jaroj, montrante tiel ke la oficejo havas pure administran rolon, kaj sendependa de la ŝanĝoj de registaroj. Ĝia estis sama en la [[Kvara Respubliko|4-a]] kaj la kvina Respubliko[2].
La oficistoj de la ĝenera sekretariejo de la registaro laboras en pluraj konstruaĵoj ĉirkaŭ Palaco Matignon, strato Varenne kaj strato Babilono, en la 7-a arondismento de Parizo.
La SGG enhavas centon da laboristoj[3].
La ĝenerala sekretariejo de la registaro estas konsultata por ĉiu registara decido, ĝi redaktas la protokolon de la interministeriaj kunvenoj kaj de la Konsilio de la ministroj[3].
Okaze de ekzameno pri konstitucieco de leĝo fare de la Konstitucia Konsilio, la ĝenerala sekretariejo de la registaro preparas la rimarkojn de la registaro pri la apelacio[4].
Okaze de ŝanĝo de registaro, la ĝenerala sekretariejo de la registaro plu estas ; ĝi organizas la transirojn, kaj provizas la loĝistikajn rimedojn (oficejoj, ktp.) al la asistantaroj de ministroj[3].
Fine, ĝi regas ĉiujn oficejojn de la ĉefministro[3].
La ĝenerala sekretario de la registaro regas la servon. Naŭ personoj sin sekvis je tiu posteno ekde 1946. Escepte de Louis Joxe, ili ĉiuj estis membroj de la ŝtata konsilio[5].
Dato de nomumo | Ĝenerala sekretario | Registaro | |
---|---|---|---|
1945 | Louis Joxe | ||
15-a de septembro 1946 | [JORF 1] | André Ségalat |
De la 1-a registaro de Georges Bidault ĝis registaro de Félix Gaillard |
23-a de januaro 1958 | [JORF 2] | Roger Belin |
De la registaro de Félix Gaillard ĝis la 2-a registaro de Georges Pompidou |
14-a de marto 1964 | [JORF 3] | Jean Donnedieu de Vabres |
De la 2-a registaro de Georges Pompidou ĝis la 1-a registaro de Jacques Chirac |
13-a de februaro 1975 | [JORF 4] | Marceau Long |
de la 1-a registaro de Jacques Chirac ĝis la 2-a registaro de Pierre Mauroy |
30-a de junio 1982 | [JORF 5] | Jacques Fournier |
de la 2-a registaro de Pierre Mauroy ĝis la 2-a registaro de Jacques Chirac |
26-a de marto 1986 | [JORF 6] | Renaud Denoix de Saint Marc |
De la 2-a registaro de Jacques Chirac ĝis la 1-a registaro de Alain Juppé) |
24-a de majo 1995 | [JORF 7] | Jean-Marc Sauvé |
De la 1-a registaro de Alain Juppé ĝis la registaro de Dominique de Villepin |
22-a de septembro 2006 | [JORF 8] | Serge Lasvignes |
De la registaro de Dominique de Villepin ĝis la 2-a registaro de Manuel Valls |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.