From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina Akademio pri Sciencoj aŭ Ĉinia Scienca Akademio (ĉine 中国科学院, pinjine: Zhōngguó Kēxuéyuàn, angle Chinese Academy of Sciences), estas ĉina esplorinstituto. Ĝi havas historiajn originojn en la Academia Sinica (中央硏究院) dum la respublika epoko, antaŭe ankaŭ konatis per tiu nomo, kaj estas la nacia akademio por la naturaj sciencoj de la Popola Respubliko de Ĉinio. Ĝi funkcias kiel la nacia scienca pensfabriko kaj akademia reganta estraro, disponigante konsilajn kaj taksadajn servojn pri aferoj devenantaj de la nacia ekonomio, sociologio, kaj scienco kaj teknologia progreso. Ĝi havas sian ĉefsidejon en la okcidenta urba distrikto de Pekino, kun branĉaj institutoj tra la tuta kontinenta Ĉinio. Ĝi ankaŭ kreis centojn da komercaj entreprenoj, el kiuj Lenovo estas unu el la plej famaj.
La Ĉina Akademio de Sciencoj havas ses sekciojn:
La Ĉina Akademio de Sciencoj estas dividita en dek unu regionajn branĉojn: Ŝenjango, Ĉangĉuno, Ĉengduo, Ĝinĝjango kaj Hefejo, Lanĝoŭo, Ŝjiano, Ningbo, Kunmingo, Guangzhou, Vuhano, Nankino, kaj Ŝanhajo.
ĈAS estas vicigita kiel la unua esplorinstituto en la mondo laŭ Natura Indekso ekde la komenco de la listo en 2014 de Natura Portfolio [1][2][3][4][5][6].
Ĝi estis la plej produktiva institucio publikiganta artikolojn pri daŭripovo indeksitaj en la Reto de Scienco de 1981 ĝis 2018 inter ĉiuj universitatoj kaj esplorinstitucioj en la mondo.
La akademio administras ankaŭ la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj la Universitato de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kiuj estas inter la plej bonaj kvin universitatoj en la mondo rangigita per Natura Indekso [7][8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.