Nubskrapulo[1] (prefereblas ĉielskrapanto[1][2][3] aŭ nubskrapanto[3]) estas turdomo, altega konstruaĵo, kutime alta pli ol 150 metrojn, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn. Ĉielskrapantoj laŭ sia formo ofte nomiĝas ankaŭ "turoj" kaj estas uzataj por diversaj celoj, interalie, kiel loĝejo, oficejo, kaj radia anteno.
La unuaj ĉielskrapantoj aperis je antaŭmilitaj malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ilin ebligis la havebleco de fortaj konstruaj materialoj kiel ŝtalo kaj la invento de lifto por vertikala veturado. Oni ĝenerale agnoskas ke la Home Insurance Building, konstruita en Ĉikago en jaro 1885, 10-etaĝa kaj 42 metrojn alta, estis la unua nubskrapulo. Ĝi malkonstruiĝis en 1931. Samjare estis inaŭgurita la Empire State Building en Novjorko. Kun 381 metroj da alteco ĝi daŭre estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum 40 jaroj. La unua nubskrapulo sur la eŭropa kontinento, 97 metrojn alta, estas la Boerentoren (Kamparana turo) en Antverpeno, konstruata de 1929 ĝis 1931.
La evoluigo de rapidaj transportiloj sennecesigis altajn konstruaĵojn, speciale en Usono, kie konstruparceloj estas facile haveblaj. En 2001 la atako kontraŭ la Ĝemelturoj en Novjorko fortimigis kompaniojn de la ideo de ekstreme altaj konstruaĵoj.
Elstaraj ekzemploj
- La plej alta nubskrapulo
- Burĝ Ĥalifa en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Famaj ĉielskrapantoj
- Sears-turo - Ĝemelturoj de Novjorko - Petronas-turoj - Empire State Building - Turning Torso - Jen-turo - Ĉielskrapanto de Katowice - Turo Colpatria de Bogoto
- Plej grandaj nubskrapuloj
- Novjorko - Tokio - Meksikurbo - Sao-Paŭlo - Abu-Dabio - Ĉikago - Kuala-Lumpuro - Tajpeo - Dubajo
Bildaro
- Komparo de kvar elstaraj ĉielskrapantoj
- Tajpeo 101, la dua plej alta ĉielskrapanto en la mondo.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.