Was mir behagt, ist nur die muntre Jagd [Kio plaĉas al mi, estas la vigla ĉasado] (BWV 208), ankaŭ konata kiel „Jagdkantate“ [ĉaskantato], estas kantato de Johann Sebastian Bach.
Ekesto
Bach komponis la kantaton en 1713 okaze de la 31-a naskiĝdatreveno de 31. Christian de Saksio-Weißenfels kiel solena manĝomuziko, kiu eksonis dum la vespero post vasta ĉasevento de la princo en kastelo Neuenburg en la ĉasbieno ĉe Nikolai-strato.
Temo
La libreto devenas de Salomon Franck. En sia teksto la poeto referencas sur la klasika mitologio: Diana, diino de la ĉasado (soprano), Endimiono (tenoro) same kiel Pajno (baso) kaj Paleso (soprano) gloras princon Christian.
Ensemblo
- 2 sopranoj, tenoro, baso laŭ supre nomata alordigo de personoj
- orkestro kun ĉaskorno 1/2, 2 hobojoj, fagoto, bekfluto 1/2, violono 1/2, vjolo, kontinua baso
Bach ne eksplicite postulas ĥoron.
Apartaĵoj
Temas pri la plej frua profana kantato nuntempe konata de Bach. Krome ĝi estas la unua konata verko de Bach por pli granda orkestro kaj estas unua dokumento pri la kunlaborado de la komponisto kun poeto Salomon Franck. Ĝi konsistas el sinsekvo de 15 iomete mallongaj recitativoj, arioj kaj ĥoroj, kiuj estas relative libere elformataj, t.e. ne laŭas la tiam kutiman formskemon. La ĉasan etoson akcentas du kornoj. La ario de Pales Schafe können sicher weiden, akompanata pastoralece de du bekflutoj, estas je tio la movimento, kiu estas multe pli konata ol la kantato mem.
Literaturo
- Alfred Dürr: Johann Sebastian Bach: Die Kantaten. Bärenreiter, Kassel 1999, ISBN 3-7618-1476-3
- Werner Neumann: Handbuch der Kantaten J.S.Bachs, 1947, 5.Auf. 1984, ISBN 3-7651-0054-4
- Hans-Joachim Schulze: Die Bach-Kantaten: Einführungen zu sämtlichen Kantaten Johann Sebastian Bachs. Leipzig: Evangelische Verlags-Anstalt; Stuttgart: Carus-Verlag 2006 (Edition Bach-Archiv Leipzig) ISBN 3-374-02390-8 (Evang. Verl.-Anst.), ISBN 3-89948-073-2 (Carus-Verl.)
- Christoph Wolff, Ton Koopman: Die Welt der Bach-Kantaten. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart, Weimar 2006, ISBN 978-3-476-02127-4
Eksteraj ligiloj
- Partituro Arkivigite je 2009-03-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉe IMSLP
- Strukturo kaj kompleta teksto de la kantato
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.