Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Árpád Élő, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Élő Árpád Imre estis hungardevena-usonana ŝakisto, profesoro, fizikisto. Internacie li estis konata Arpad Emrick Elo aŭ pli simple Arpad Elo. Li estas la kreinto de la Elo-nombro por kelkaj sportludoj kiel ekzemple ŝako.
Árpád Élő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1903 en Pápa |
Morto | 5-an de novembro 1992 (89-jaraĝa) en Milvokio |
Ŝtataneco | Usono Hungario |
Alma mater | Universitato de Ĉikago (–1926) |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto universitata instruisto inventisto akademiulo fizikisto statistikisto |
Árpád Élő [rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1903 en Hungara reĝlando en Egyházaskesző. Li mortis la 5-an de novembro 1992 en Viskonsino en Brookfield.
La plena familio de Élő migris al Usono en 1913. Árpád Élő akiris fizikistan diplomon en Ĉikago en 1926. Post siaj studoj li instruis en universitato en Milvokio. Post jaroj li estis nomumita universitata profesoro.
Li aĝis dek, kiam li lernis ŝakludon. Inter 1935 kaj 1965 li estis naŭfoje ĉampiono de Viskonsino. Tiutempe li havis signifajn postenojn de usonaj ŝakludistoj. Li iĝis tutmonde konata pro kreado de Elo-nombro, kiu estis nova sistemo de ŝaka rangigosistemo. La Usono-Ŝako-Federacio profitis ĝin ekde 1960. La FIDE en 1970 adoptis la Elo-nombron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.