vilaĝo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Zăbala [zəbala] (hungare Zabola) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto de Zăbala sude de Târgu Secuiesc. Apartenas al la komunumo la vilaĝoj: Pava, Peteni, Surcea, Tamaşfalău.
En 1910 Zabola havis 3 166 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 555 (hungaroj, rumanoj).
Ĝia unua mencio skribe estas en 1466. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Zabola apartenis al Hungario, (Háromszék). En ĝia kalvinana preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno kun 98 kasonoj faritaj de nekonata artisto. La kasonoj en la navo kaj super la sanktejo estis faritaj en 1772.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.