komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Zuzwil estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
- La mallongigo SG en Zuzwil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Zuzwil. |
Zuzwil | ||
---|---|---|
Balzono de Zuzwil | ||
Preĝejo de Zuzwil | ||
komunumo en Svislando | ||
Kantono | Sankt-Galo | |
Distrikto | Elektodistrikto Wil | |
Koordinatoj | 47° 28′ 12″ N 9° 6′ 47″ O (mapo) | |
Nombro de loĝantoj | 4465 | |
Areo | 8,96 km² | |
Alteco | 550 m super marnivelo | |
Poŝtkodo | 9524 | |
Komunumkodo | 3426 | |
[[Dosiero:Karte Gemeinde Zuzwil SG 2013.png|285ra|centre|Mapo de Zuzwil | priskribo de mapo=Mapo de Zuzwil]] | |
La komunumo Zuzwil situas en la tiel nomita Princlando inter Wil SG kaj Uzwil ĉe la limo de la Kantono Turgovio. Zuzwil konsistas el la vilaĝoj Zuzwil, Züberwangen kaj Weieren. La sudan komunumlimon formas la rivero Turo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,96 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [2]
La komunumo Zuzwil limas en nordo al Wuppenau (TG), en oriento al Niederhelfenschwil, en sudo al Uzwil, kaj en okcidento al Wil.
Zuzwil atingeblas ek de la stacidomo de Wil SG en 17 minutoj per poŝtaŭtobuso. Ankaŭ la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko estas facile atingebla.
La unua skriba mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Zuzwil koncernis la municipon Züberwangen en la Dokumento de Henaŭ el la jaro 754. Züberwangen estis sendependa komunumo ĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803, kiam ĝi estis kunigita kun la tiamaj komunumoj Zuzwil kaj Weiern al la hodiaŭa komunumo Zuzwil okaze de la fondiĝo de Kantono Sankt-Galo. La unua dokumenta mencio de Zuzwil mem datiĝas el la jaro 761.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.