![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a1/South_Africa_2011_Zulu_speakers_proportion_map.svg/langeo-640px-South_Africa_2011_Zulu_speakers_proportion_map.svg.png&w=640&q=50)
Zulua lingvo
lingvo parolata en orienta Sud-Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La zulua (isiZulu) estas la lingvo de la zuluoj, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, la plejparto de kiuj (>95%) loĝas en la respubliko de Sud-Afriko. La zulua estas la plej vaste parolata afrikdevena lingvo en tiu lando. Laŭ Ethnologue (2005), 24% el la loĝantaro parolas ĝin, kaj pli ol 50% komprenas ĝin. Ĝi estas unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ekde 1994, kiam la apartisma sistemo falis.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3b/Zulu_phrasebook_banner.jpg/640px-Zulu_phrasebook_banner.jpg)
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Nguni • Zunda ...
Zulua lingvo | |
isiZulu | |
![]() | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Nguni • Zunda | |
Parolata en | Sud-Afriko, Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko, Svazilando |
Parolantoj | 11 milionoj |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | ![]() |
Reguligita de | Tut-Sud-Afrika Lingva Komitato |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | zu |
ISO 639-2 | zul |
ISO 639-3 | zul |
Glottolog | zulu1248 |
Angla nomo | Zulu |
Franca nomo | zoulou |
Fermi
La lingvo estas uzata ankaŭ en Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko kaj Svazilando.
La zulua estas aglutina lingvo de la subgrupo de nguni-lingvofamilio ene de la bantu-lingvoj. Malmulte oni scias pri la historio de la lingvo, ŝajnas ke ĝi ekzistas kiel lingvo ekde la 16-a jarcento.
La lingvokodo (ISO 639) estas "zu" aŭ "zul".