Zuluoj
bantua etno, parolanta la zuluan lingvon, plejparte loĝanta en Respubliko Sud-Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zuluo estas ano de gento de suda Afriko kun ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj. La plimulto loĝas en Kvazulu-Natalo, provinco de Sud-Afriko. La zulua lingvo (zululingve: isiZulu) apartenas al la Bantua lingvaro kiu inkluzivas ankaŭ lingvojn kiel la svahilan, lingalan kaj la burundan.
Rapidaj faktoj etno, Bantuoj • Ngunoj ...
Zuluoj | |
---|---|
etno | |
Bantuoj • Ngunoj | |
Suma populacio | |
10 500 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
kristanismo • animismo | |
Fermi
La zulua reĝlando, fondita de Ŝaka en 1816, ludis grandan rolon en la historio de Suda Afriko dum la 19a kaj 20a centjaroj. Dum la erao de apartismo, la Zuluoj estis klasigata kiel triarangaj civitanoj kaj suferis ŝtate permesatan diskriminacion. Ili restas nuntempe la plej multnombra gento de Suda Afriko, kaj nun havas egalajn rajtojn inter aliaj civitanoj.