From Wikipedia, the free encyclopedia
Zu al-Karnajn aŭ Dhu al-Qarnayn, (arabe ذُو ٱلْقَرْنَيْن Ḏū al-Qarnayn, IPA [ðuː‿l.qar.najn]), laŭvorte: "La dukornulo"), literumita ankaŭ Zu al-Qarnayn, aperas en Korano, Surah Al-Kahf (18), Ayah 83-101, kiel iu kiu veturis orienten kaj okcidenten kaj starigis muron inter la homaro kaj Gog kaj Magog (nome Ja'ĝuĝ kaj Ma'ĝuĝ)).[1] Aliloke la Korano diras kiel la tempofino estos signalita pere de la liberigo de Gog kaj Magog el malantaŭ la muro, kaj aliaj apokalipsaj verkoj informas, ke la fordetruego fare de Dio okazos en unusola nokto en la Tago de Resurekto (Jaŭm al-Qijāmah).[2]
Zu al-Karnajn | |
---|---|
homo • homo eble fikcia • mita persono • korana persono | |
Verko | Korano |
Informoj | |
Eble sama | Aleksandro la Granda • Ciro la 2-a • Imru' al-Qays ibn 'Amr • Mesio filo de Jozefo • Heraklio • Dario la 1-a • Gilgameŝ • Moseo • Oghuz Khagan |
Sekso | vira |
Religio | monoteismo |
Okupo | militestro |
Malamikoj | Gog kaj Magog laŭ Islamo |
Fruaj islamaj komentistoj kaj historiistoj asimilis Zu al-Karnajn al kelkaj tre diversaj figuroj, inter kiuj Aleksandro la Granda, la Partia reĝo Kisrunis,[3] la sud-arabia Himjara reĝo Sa'b Dhu Marathid, kaj la nord-arabia Laĥmida reĝo al-Mundhir ibn Imru al-Qays.[4] Kelkaj argumentas, ke la origino de la korana historio kuŝas en la Siriaka Aleksandra Legendo,[5] sed aliaj malkonsentas citante datajn malkongruojn kaj perditajn ŝlosilajn elementojn.[6][7] Kelkaj nuntempaj islamaj fakuloj estas favorantaj al identigo kun Ciro la Granda.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.