Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Himjaro (malnovsudarabe Ḥmyr, arabe حمير, latinliterigo laŭ DMG Ḥimyar) estis antikva regno en la suda parto de la Araba Duoninsulo, en la okcidento de la nuntempa ŝtato Jemeno, kiu ekzistis de la 1-a jarcento a.K. ĝis la jaro 570. Centro de la regno estis la urbo Zafar kun la regna fortikaĵo Rajdan, en la jemena altebenaĵo en alteco de 2800 metroj super la marnivelo, proksimume 14 kilometrojn sudoriente de la nuna provinca ĉefurbo Jarim. Kiel lasta antaŭislama ŝtato en Jemeno, la nomo "Himjaro" ĝis la 19-a jarcento estis ofte uzata por la tuta antaŭislama suda parto de la Araba Duoninsulo.
Himjaro | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Zafar | ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La 24-an de ĉiujara oktobro la kristana kalendaro memorigas sanktan Aretan (aŭ Aretha) kaj 340 kunulojn martirigitajn de la Himjara regno nemulte antaŭ ol enrompus la astro de Mohamedo. Laŭdokumente, tiu regno, jam aparte ligita al la memoro de la Reĝino de Ŝeba kaj al la hebrea reĝo Salomono, ĉirkaŭ 425 akiris fizionomion de juda regno loĝata de judecaj araboj kaj ne de judoj. Ĝi ankaŭ distingiĝis per sia religia sentolero: judismo fariĝis ŝtata religio kaj ne akceptis konkurantojn. En 523 ĝia reĝo Masruq, dirita ankaŭ Nawas, post esti elektinta por si la judan nomon Yussuf (Jozefo), senbridigis persekuton kontraŭ la kristanoj, nombraj en la regno, por ilin devigi pasi al la juda religio. Pro kontrastoj kun la kristana bizanca imperio kaj ligo kun la persa kontraŭromia imperio, iĝis facila kaj intensa tiu persekuto.
Kiom estis la mortigitoj en Hgran, la urbo kiun Areta regis sed cedis al la sieĝanta judeca reĝo? Historiistoj supozas ke la nombro 340 simboligas ege pli grandan masakron: Pluraj fontoj parolas pri plurmiloj viktimoj. Post la masakro, la sola kristana preĝejo estis transformita al sinagogo. Estis la sama reĝo Yussuf kiu fieris pri tio per letero al araba ŝejko.[1] La laŭta lego estis aŭskultata de du kristanoj kiuj tion disvastigis.[2]
Fine de ĝia historio, la armeo de Himjaro forte kaj tendence malvenke interbatalis kun la armeo de la Aksuma Reĝlando, aliflanke de la Ruĝa Maro en nordorienta Afriko. Ambaŭ regnoj tamen estis forviŝitaj lige al la islama ekspansio ekde la jaro 630.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.