supo From Wikipedia, the free encyclopedia
Zoni (japane
Ŝajnas ke zoni devenas de la kuirejoj de samurajoj. Oni preparis ĝin sur batalkampoj antaŭ ol ĝi eniris la familiajn manĝojn.
Plej ofte, zoni estas farita el klara buljono (sumashi-jiru) parfumita de dashi (出汁), farita el sekigita bonito. En la orienta parto de Japanio oni prefere aldonas sojsaŭcon, en la okcidenta parto misoon.
Poste aldoniĝas moĉio-pecoj, ortangulaj en la orienta parto, rondaj en la okcidenta. Foje moĉio estas anstataŭita de sato-imo (farita el taro) aŭ de tofuo. Tian zoni oni trovas en kelkaj insuloj aŭ montaraj regionoj, kie rizo maloftas.
Fine oni aldonas viandon (kokinaĵon, viandbuletojn, ...) aŭ fiŝaĵon, foliajn legomojn (ekzemple komatsuna aŭ spinaco), mitsuba-n (speco de petroselo japana), kamaboko-n (蒲鉾) (naruto aŭ alia), karoto-pecojn kaj yuzu-ŝelojn (柚, speco de citrono).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.