From Wikipedia, the free encyclopedia
Zoltán Bachman [baĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachman Zoltán estis hungara arkitekto, dekoraciisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Gábor Bachman, lia filo estis Bálint Bachmann.
Zoltán Bachman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1945 en Oradea |
Morto | 2-an de julio 2015 (70-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1963–1968) |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Bálint Bachmann |
Okupo | |
Okupo | arkitekto scenografo |
Zoltán Bachman[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1945 en Oradea (Rumanio), li mortis la 2-an de julio 215 en Pécs.
Zoltán Bachman apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed li lernis jam en Hungario, en Komló. Li maturiĝis en arta gimnazio en Pécs, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1968. Lia plej grava instruisto estis Frigyes Pogány. Post siaj studoj li ligiĝis ĝismorte al Pécs. Krom la planadoj li instruis ekde 1972 en altlernejo en Pécs, poste jam en Universitato Janus Pannonius, ĉar la altlernejo integriĝis al la universitato. Foje li instruis en Dortmund kaj Würzburg. En 1982 li doktoriĝis, poste li specialiĝis pri restaŭradoj de historiaj monumentoj. En 1999 Zoltán Bachman kun lia filo establis propran arkitekturan atelieron en Pécs. Pli malofte li estis ankaŭ teatra dekoraciisto. Li ricevis premiojn inter 1968-2014, el kio elstaras premio Kossuth en 2005.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.