![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/db/Alpina_purpurata_purpurata0.jpg/640px-Alpina_purpurata_purpurata0.jpg&w=640&q=50)
Zingibracoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La zingibracoj[2] (latine Zingiberaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio estas la plej granda familio el la zingibraloj (Zingiberales), kun ĉirkaŭ 50 genroj kaj preskaŭ 1600 specioj[1],[3]. Ĝia tipa genro estas zingibro[2].
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() purpura alpinio (Alpinia purpurata) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
zingibro Zingiber Mill. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Starr_030807-0078_Phaeomeria_magnifica.jpg/640px-Starr_030807-0078_Phaeomeria_magnifica.jpg)
![Zingiber officinale - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-146.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/Zingiber_officinale_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-146.jpg/640px-Zingiber_officinale_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-146.jpg)
![Ilustracja](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/Alpinia_officinarum_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-156.jpg/320px-Alpinia_officinarum_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-156.jpg)
Ili estas bonodoraj, moltigaj plantoj, kiuj kreskas ĉefe en la humidaj, marĉaj regionoj de la tropikoj kaj subtropikoj.
La specioj de la familio estas plurjaraj kaj havas disbranĉajn, karnajn rizomojn. Ilia alto povas atingi eĉ 6 m. Kelkaj specioj estas epifitonaj (tio estas, ili uzas aerradikoj por teni sin sur plantoj). La ingosimile formiĝintaj folibazoj formas ofte ŝajntigon. La koloro kaj la konstruo de la verdaj sepaloj diferencas de la petaloj. La infloreskaj brakteoj konstruiĝas spirale same kiel la floroj. La infloresko estas strobilsimila.
La floro dela zingibracoj estas – simile al tiuj de la orkideacoj - labia. En la korola tuneleto produktiĝas nektaro. La okulfrape korolriĉaj floroj floras ĉe kelkaj specioj nur kelkajn horojn kaj ilin polenigas verŝajne papilioj.
La genro Achasma havas interesan evoluon, ĉar la floropartoj kreskas subtere krom la brile ruĝa, petalsimila involukro, kiu aperas super la grundo.
Kelkaj specioj:
- Kurkumo (Curcuma longa) havas dikan rizomon, kiun oni sekigas, muelas por spicaĵo
- Zingibro (Zingiber officinale)
- Paradiz-grajno
- malabara kardamomo (Elettaria cardamomum)
- Ĉina zingibro (Alpinia-specioj) estas ornamplantoj
- la radik-zingibroj (Hedychium) uzatas kiel ornamplantoj (por girlandoj)
- Amomo