From Wikipedia, the free encyclopedia
La Zimbabva dolaro estas la nacia valuto de Zimbabvo, valida ekde 1980 sed provizore maloficialigita je la 12-a de aprilo 2009 kaj reenkondukita je la 25-a de junio 2019. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj, kiu tamen pro alta inflacio jam de jaroj ne plu praktike ludas rolon - la inflacian staton de la valuto ekzemple bildigas la sube montrata monbileto, kiu validis inter majo kaj decembro 2008 kaj valoris 25 000 000 000 dolarojn. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZWL.
Ekde aprilo 2009 la sudafrika rando, la bocvana pulao, la brita pundo kaj la usona dolaro estas la kutimaj valutoj uzataj en Zimbabvo.[1] La zimbabva registaro anoncis ke la nacia valuto nur reoficialiĝos post kiam la nacia industria produktado signife plimultiĝos.
Je la 24-a de junio 2019 la registaro malpermesis pagojn en alilandaj valutoj kaj reenkondukis zimbabvan dolaron kiel la unusolan laŭleĝan valuton en Zimbabvo.[2][3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.