Ziginĉor
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ziginĉor estas la plej granda urbo de la samnoma regiono Ziginĉor en la Kazamanco, la suda parto de Senegalio. Ziginĉor estas la komerca centro de Kazamanco kaj grava komercejo inter Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa.
Ziginĉor | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo commune of Senegal (en) urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 69 646 (1976) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 738 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 12° 35′ N, 16° 16′ U (mapo)12.586111111111-16.27075 [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||||
Horzono | GMT [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ziguinchor [+] | |||||
Ziguinchor festis decembre 2004 sian 100-jaran funkcion kiel ĉefurbo de la Kazamanco.
La pramŝipo Le Joola trafikis inter Dakaro kaj Ziginĉor ĝis ĝi pereis la 26-an de septembro 2002, pereigante ĉirkaŭ 2 000 pasaĝerojn. Ekde 2005 la servon liveris la ŝipo Wils, kaj de 2008 la ŝipo Aline Sitoé Diatta.
La plej granda najbarurbo estas la 30 km norde situanta Bignona. Inter tiuj du urboj trapasas la lingvolimo inter la volofa kaj djola lingvoj.
En 1992 papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Ziginĉor-on, kiu formas la kristanan centron de Senegalio.
Okcidente kaj norde la regionon ĉirkaŭas mangrovo, kiu proponas ege multspecan naturon.
Ziginĉor estas militbazo kaj estas ligita al Dakaro kaj aliaj grandaj urboj de la regiono per civila flughaveno.
Okcidente de la urbo etendiĝas ĝis la Atlantiko marĉo- kaj riveropejzaĝoj, kiuj loĝigas diversajn gentojn, pli ol 30 lingvojn kaj multajn tradiciojn.
Ziginĉor estas grava loko por la turismo: ĉi tie la Klubo Mediterranée konstruis ripozejon por precipe franclingvaj eksterafrikanoj, kiu estas komplete izolita de la ĉirkaŭaĵo. Pro la izoliteco de la mono elspezata de la turistoj nur malmultege restas en la lando mem.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.