Ziefen estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1551 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Ziefen
Thumb
Blazono de Ziefen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
DistriktoLiestal
Koordinatoj 47° 25′ 53″ N  42′ 20″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj1551
Areo7,80 km²
Alteco423 m super marnivelo
Poŝtkodo4417
Komunumkodo2834
Thumb
Mapo de Ziefen
vdr
Fermi

Geografio

Ziefen konsistas el du setlejkernoj kaj situas en la valo de Reigoldswil ĉe la bordo de la rivero Malantaŭa Frenke.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordokcidento al Lupsingen, en nordoriento al Bubendorf, en sudoriento al Arboldswil, en sudo al Reigoldswil, kaj en okcidento al Seewen kaj Büren (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko

La komunumo estas jam ekde la komenco de la 20-a jarcento konektita al la publika trafikreto per buslinio de Liestal al Reigoldswil. Temas pri la unua oficiala buslinio de Svislando kun federacia koncesio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ziefen datiĝas el la jaro 1226 kiel Civenne.

En la jaro 1366 Ziefen fariĝis kune kun la voktejo Waldenburg posedaĵo de la episkopo de Bazelo, kiu vendis ĝin en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Dum la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la distrikto Liestal, kun kiu ĝi fariĝis post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara, kvankam la vilaĝo dum la Kantondisiĝo luktis flanke de la urbo, kio kostis al ĝi du homajn vivojn.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.