From Wikipedia, the free encyclopedia
Zagazigo (arabe الزقازيق, az-Zaqāzīq; kopte ⲡⲟⲩⲃⲁⲥϯ aŭ ϫⲱⲕⲉϫⲓⲕ), ankaŭ skribite Zaqaziq, Zagazig, Sagasig aŭ Zakazik, estas grandurbo en Malsupra Egiptio situanta en la oriento de Nildelto. La urbo estas la ĉefurbo de la Provinco Ŝarkija. La grandurbo havis loĝantaron de 302 840 en 2006, taksita je 383 703 por 2017 [1].
La urbo situas ĉe la Muweis Kanalo kaj estas la provinca ĉefurbo kaj komerca centro por greno kaj kotono. Ekzistas muzeo de antikvaĵoj, la Sharkeya Nacia Muzeo (foje ankaŭ referita kiel la Muzeo Amed Urabi) kun gravaj arkeologiaj ekspoziciaĵoj [2]. La Universitato de Zagazig, kiu estis establita en 1974, estas unu el la plej grandaj en Egiptio. La Arkeologia Muzeo de la Universitato de Zagazig [3] havas ekspoziciaĵojn de proksima Bubastiso (Tell Basta) kaj Kufur Nigm [4]. Ĝi ankaŭ estas filio de Universitato Al-Azhar en Kairo, la plej granda islamista universitato en la mondo.
La urbo estas la naskiĝloko de Ahmed Urabi, kiu gvidis la Urabi-Ribelon kontraŭ la eŭropanoj kaj la Ĥedivo en 1882. La menciita Sharkeya Nacia Muzeo estas dediĉita al li.
La ruinoj de la urbo Bubastiso de antikva Egiptio situas 3 km sudoriente de la urbo. Bubastiso estis la antikva ĉefurbo de la 18-a nomo, kaj la centro de la kultado de la kata diino Bastet.
La nomo Bubastis estas la greka versio de la antikva egipta nomo Pr-Bastet kiu signifas "Domo de Bastet", kaj kie domo signifas templon. La loko fariĝis la ĉefurbo de Egiptio dum la 22-a kaj 23-a dinastioj. Estas restaĵoj de temploj kiuj estis konstruitaj fare de la faraonoj Osorkon la 2-a kaj Nektanebo la 2-a. Katakomboj, kie oni enterigis sanktajn aŭ oferajn katojn, situas malantaŭ kapelo el la epoko de la Malnova Regno kaj faraono Pepi la 1-a Merijre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.