Yandex Disko (ruse Яндекс.Диск) estas la nuba stokejo posedata de la rusia firmao Yandex. Ĝi ebligas al la uzantoj stoki siajn datumojn en nubo kaj transdoni ilin al aliaj uzantoj en Interreto. La registriĝo estas libera kaj senpaga. La servo funkcias ekde aprilo 2012.
Rapidaj faktoj nuba konservado • retservo • nuba komputado ...
Fermi
Antaŭ lanĉo de la servo similan funkcion plenumis la servo Yandex Popolo (ruse Яндекс.Народ). La ĉefaj konkurantoj estas Nubo Mail.ru[1], Google Drive kaj Dropbox.
2013
- La 17-an de januaro estis fermita la dosiergastiga servo Yandex Popolo. Ekde tiu momento Yandex Disko iĝis la sola ilo por stokado kaj interŝanĝado de la dosieroj ĉe Yandex.
- La 28-an de januaro aperis la versio 0.7.0, en kiu aperis elektebla sinkronigado de dosierujoj[8].
- La 8-an de februaro posedantoj de tabulkomputiloj Sony Xperia Tablet S, aĉetitaj en Rusio, ricevis eblecon grandigi sian diskospacon ĉe Yandex Disko ĝis 50 Gb. Por tio necesis nur instali la aplikaĵon sur tabulkomputilon, lanĉi ĝin kaj eniri sub sia nomo[9].
- La 1-an de marto aperis ebleco ekde la versio 0.9.0 uzi Yandex Disko kiel nuban servon, integrante ĝin en la oficejan pakaĵon Microsoft Office 2013[10].
- La 21-an de marto aperis sciigoj de Yandex Disko pri invitoj al komunaj dosierujoj.
- La 18-an de aprilo en la versio 0.10 ekfunkciis ebleco aŭtomate alŝuti fotojn kaj filmetojn el ciferecaj kameraoj kaj eksteraj informoportiloj. La uzanto ricevas por tio kromajn 32 Gb por duonjaro[11].
- La 22-an de aprilo aperis ebleco interŝanĝi la dosierujojn kun aliaj uzantoj.
- La 23-an de majo en Web-interfaco aperis ebleco elŝuti dosierujon forme de arkivo[12].
- La 27-an de majo en la nova versio de la kliento por iOS ekfunkciis fotofoliumilo kaj plenekrana rigardado de dosieroj ĉe iPad[13].
- La 28-an de majo aperis kliento por Windows Phone 7 kaj Windows Phone 8[14].
- La 13-an de junio en klientoj por iOS kaj Android aperis funkcio de aŭtomata alŝutado de la fotoj kaj filmetoj.
- La 17-an de junio aperis integriĝo kun la rusia servo Handy Backup, ebligante aŭtomate plenumi rezervan kopiadon de la dosieroj al la nubo.
- La 3-an de julio pliboniĝis funkciado de la Tiru kaj Ĵetu-funkcioen: por alŝuti dosieron al Yandex Disko sufiĉas malfermi la ĉefpaĝon de Yandex kaj tiri la dosieron tien.
- La 5-an de julio aperis ebleco trarigardi en la Web-interfaco de Yandex Disko arkivojn kaj dosierojn, sekurigitajn per pasvortoj.
- La 30-an de julio aperis ebleco aĉeti plian diskan spacon.
- La 13-an de aŭgusto aperis ebleco foliumi bitlibrojn de la formatoj .fb2 kaj .epub[15].
- La 14-an de aŭgusto en poŝtelefonaj klientoj de la servo aperis ebleco transloki kaj alinomi la dosierojn kaj dosierujojn[16].
- La 27-an de aŭgusto aperis la unua versio por Linux[17].
- La 7-an de oktobro Yandex donis liberan aliron por web-fakuloj al komponanto de interfaco, kiu ebligas interŝanĝi dosierojn pere de Yandex[18].
- La 15-an de oktobro okazas renovigo de la interfaca dezajno de dosierujoj, kundividataj kun aliaj uzantoj.
- La 14-an de novembro aperis ebleco kundividi la dosierojn ne nur pere de ligilo, sed ankaŭ per QR-kodo. Avantaĝo estas ke QR-kodo ne dependas de la dosieruja enhavo kaj post ĝia renovigo ne bezonas korektadon.
- La 15-an de novembro ekfunkciis serĉado tra alŝutitaj dosieroj.
- La 18-an de novembro aperis aktualigo de la kliento por la Unix-similaj sistemojen. Krom forigo de pluraj eraroj, eblas labori per prokurilo, instalita en sistemo[19].
- La 30-an de novembro aperis la versio 1.1.5, kiu enhavis kritike gravan cimon. Dum aktualigo la instalilo provis forigi sisteman sekcion de la komputilo, kio kaŭzis malsukcesajn lanĉojn de aliaj instalitaj programoj kaj malvalidigon de Windows. La 2-an de decembro la cimo estis forigita kaj aperis la versio 1.1.8. Ĉiuj uzantoj, lanĉintaj la eventuale danĝeran version, ricevis rekompence po 200 Gb da plia spaco por eterne, senkonsidere ĉu koncerna uzanto vere spertis iujn damaĝojn aŭ ne[20].
- La 12-an de decembro en Web-interfaco aperis ebleco spekti videaĵojn[21].
La 16-an de decembro ekfunkciis montrado de miniaturoj de ankoraŭ ne malfermitaj dosieroj[22].
2014
La 23-an de januaro ekfunkciis la servo Yandex Translokilo (ruse Яндекс.Переезд) por transigi kontaktojn inter iPhone, iPad kaj telefonoj kaj komputiloj surbaze de Android[23].
2016
La 15-an de januaro aperis sekcio Historio (ruse История) en Web-interfaco[30].
- La 30-an de marto la Ekrankopiilo (ruse Скриншотер) estis aktualigita ĝis la versio 2.0[31].
- La 18-an de aprilo aperis sekcio Lastaj dosieroj (ruse Последние файлы)[32].
- La 12-an de majo ŝanĝiĝis la sekcio Ĉiuj fotoj (ruse Все фото) por iOS. La fotoj grupiĝas laŭ lokoj kaj tempoj de fotado en Momentoj (ruse Моменты) kaj prezentiĝas je kronologia ordo. Oni povas nomi Momentojn kaj interŝanĝi ilin kun geamikoj forme de albumoj[33].
- La 17-an de majo aperis la sekcio Lastaj dosieroj (ruse Последние файлы) por Android[34].
- La 15-an de julio en la nova versio de Yandex Disko aperis la enmuntita muzikludilo[35].
- La 16-an de aŭgusto ekfunkciis komentoj kaj ŝatoklakoj por publikaj dosieroj[36].
- La 24-an de novembro ekfunkciis la beta-versio de Bendo (ruse Лента), en kiu aperas kronologie ordigitaj eventoj kun rilataj dosieroj, dosierujoj kaj ligiloj[37].
- La 14-an de decembro ekfunkciis la beta-versio de Yandex Disko 2.0, kies ĉefa specifaĵo estas ke ĝi stokas la dosierojn sole en nubo[38].
2017
- De la 3-a de aprilo ĝis la 3-a de julio Yandex Disko donacis po 32 Gb al ĉiu agordinta sian poŝtelefonon por aŭtomata alŝutado de la dosieroj[39].
- La 26-an de aprilo ekfunkciis komentoj al komunaj dosierujoj[40].
- De la 1-a de septembro ĝis la 1-a de decembro Yandex Disko donacis po 32 Gb al ĉiuj studentoj kaj instruistoj, por kio necesis nur sendi al la firmao foton de sia malfermita studenta libreto aŭ instruista paspermesilo[41].
- La 7-an de decembro malaperis limigoj por stokado de la fotoj kaj filmetoj, alŝutitaj per poŝtelefono[42].
2019
- La 26-an de marto Noticoj (ruse Заметки) ekfunkciis en la beta-versio por Android[47].
- La 11-an de junio aperis ebleco redakti Noticoj en iu ajn loko — poŝtelefona kliento por Android, tiu komputila en Vindozo aŭ rekte en retumilo. Noticoj estas sinkronigataj, do oni povas daŭrigi laboron en iu ajn aparato sen perdi la antaŭajn enskribojn[48].
- La 26-an de septembro ekfunkciis "saĝaj albumoj", kiuj aŭtomate formiĝas klasifikante fotojn. La plej belaj trafas la albumon Bela (ruse Красивое, dum la dubindaj kolektiĝas en la albumo Klasifiki (ruse Разобрать). Aperis la albumoj Kamerao (ruse Камера), Ekrankopioj (ruse Скриншоты) kaj Video (ruse Видео)[49].
La servo estas senpaga[50], sed eblas grandigi diskospacon kio estas pagenda[51]. Defaŭlte oni ricevas 10 Gb, kiujn eblas grandigi ĝis 20 Gb kaj pli, profitante diversajn promociojn[52].
Oni povas alŝuti dosierojn per la kliento aŭ rekte en retumilo. Trarigardi publikajn ligilojn povas ankaŭ neregistritaj uzantoj[53]. Eblas krei komunajn dosierujojn kaj doni al uzantoj rajtojn pri rigardado aŭ redaktado. Komunaj dosierujoj ne okupas diskospacon de aliaj uzantoj, konsumante nur tiun de la posedanto, kiu donis al ili aliron al la dosierujoj[54].
Rapidaj faktoj Yandex Disk ruse Яндекс.Диск, Aŭtoro ...
Fermi
Eblecoj
- Alŝuti dosierojn ĝis 50 Gb grandajn (pli ol 10 Gb grandajn oni prefere alŝutu per la kliento)[55].
- Stokado de dosieroj sen tempolimigoj.
- Transsendado de la dosieroj laŭ ĉifrita konekto.
- Kontrolado de la dosieroj per kontraŭvirusilo.
- Sinkronigado de la dosieroj inter ĉiuj aparatoj de uzanto.
- Ricevado de publikaj hiperligiloj al alŝutitaj dosieroj (ili kondukas ne al dosiero mem, sed al paĝo kie eblas anticipe rigardi ĝin kaj se necese elŝuti).
- Enmuntita en Web-versio flash-ludilo por muziko kaj video.
- Trarigardo de dokumentoj, inkluzive de tiuj grafikaj.
- Stokado de fotoj el la servo Yandex Fotoj en nelimigita nombro (ili ne konsumas la diskospacon)[56].
- Kreado de albumoj el fotoj, stokataj en malsamaj dosierujoj[57].
- Redaktado de alŝutitaj dosieroj per enmuntita grafika redaktilo.
- Administrado de dosieroj, stokitaj de uzantoj en la servoj Yandex Poŝto kaj Yandex Popolo.
- Serĉado de senditaj kaj ricevitaj sendaĵoj[58].
- Malfermo de aliro ebliganta al kelkaj uzantoj rigardadon aŭ redaktadon de dosieroj[59].
- Restarigado de malnovaj versioj de la dosieroj, konservataj ĝis 90 tagojn[60].
Yandex Disko subtenas retan rigardadon kaj ludadon de jenaj dosierformatoj:
- Dokumentoj: DOC/DOCX, XSL/XSLX, PPT/PPTX, OpenDocument, ODS, ODP, CSV, RTF, TXT, PDF;
- Bildoj: JPEG, PNG, GIF, BMP, TIFF, NEF, EPS, PSD, CDR, AI;
- Arkivoj: ZIP, RAR, Tar;
- Video: MP4, WMV, MKV, AVI;
- Aŭdio: AAC, MP3, MKA;
- Libroj: FB2, EPUB.