ĉina bikŝuo de la 7a jarcento kaj pilgrimo al Hindio From Wikipedia, the free encyclopedia
Xuánzàng (Esperante: Ŝuancang; ĉine 玄奘, pinjine: Xuánzàng; Hsüan-tsang; japane 玄奘三蔵, Genjō Sanzō; naskiĝis en 603; mortis en 664) estis budhista pilgrimanta monaĥo el Ĉinio, kiu de 629 ĝis 45 vojaĝis sur la Silka Vojo kaj en Hindio.
Xuánzàng | |
| |
Informoj | |
---|---|
Verkoj: | "Priskribo de la okcidentaj regionoj de la granda dinastio Táng" (大唐西域記) |
Naskiĝo: | 1-an de Januaro de 602 en Lŭojango, Dinastio Sui
|
Morto: | 1-an de Januaro 664 (62 jarojn aĝa) en Tongchuan, Dinastio Tang |
Xuanzang devenis el Henan kaj ĝia familinomo estis Chen. 13-jara li fariĝis monaĥo, sed jam kelkajn jarojn poste li travojaĝis la landon. En 629, malgraŭ imperiestra malpermeso kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj, li forlasis Ĉinion por studi laŭ modelo de pli frua pilgrimmonaĥo nomita Faxian, kiu vojaĝis inter 399 kaj 412, en ties hejmlando Hindio.
Li vojaĝis laŭ la Silka Vojo tra Kumul, Samarkando kaj Balch kaj hejmenvojaĝanta tra Hotan). Inter 630 kaj 643 li vizitis Hindion kaj restis dum la lastaj ok jaroj, ĉefe ĉe la harŝoj. Li studis longe en Nalando kaj partoprenis en 643 kiel reprezentanto de Mahajano-budhismo en granda religia diskuto.
Kun dudek ĉevaloj, 657 budhistaj tekstoj kaj 150 relikvoj li ekvojaĝis reen al Ĉinio, kie li alvenis en 645 en Ŝjiano. La imperiestro Tang Taizong de la dinastio Tang subtenis lin finance, tiel ke Xuanzang povis traduki 74 sanktajn skribaĵojn el Sanskrito en la ĉinan. Inter ili troviĝis Nyāyamukha (649) kaj Nyāyapraveśa (647)), kiu grande partoprenis al la disvastigo de budhismo en Ĉinio.
Xuanzang verkis vojaĝpriskribon sub la titolo "Priskribo de la okcidentaj regionoj de la granda Tang-dinastio" (Da Tang Xiyu ji), kiu nuntempe ebligas koni la iaman Hindion. Liaj verkoj estis konservitaj en la pagodo de la granda sovaĝa ansero en Ŝjiano kaj li mem iĝis ĉefrolulo de la klasika ĉina romano "Pilgrimado al okcidento"
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.