komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Wollerau (prononcu voleraŭ) estas komunumo en la distrikto Höfe en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 6 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La komunumo estas ŝatata loko por riĉuloj pro ĝiaj malaltaj impostoj kaj ĝia bela loĝsituo ĉe la lago kaj la proksimeco al la urbo Zuriko. Tial dum la lastaj jaroj ĝia loĝantaro multe kreskis.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Wollerau (stacidomo) kaj Wilen bei Wollerau (stacidomo). |
Wollerau | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | Höfe |
Geografia situo | CH1903: 697055 / 228001 (mapo)47.1958333333338.7194444444444 |
Nombro de loĝantoj | 6960 |
Areo | 6,50 km² |
Alteco | 514 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8832 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Wollerau situas ĉe la norda deklivo de Zimmerberg super la Lago de Zuriko. La komunuma teritorio etendiĝas de la lagobordo ĝis aliflanke de la kresto de la montoĉeno de Zimmerberg, kaj en sudo ankaŭ entenas parton de la valo de la rivero Sihl, kiu trafluas la sudan parton de la komunumo.
La komunumo Wollerau limas en nordokcidento kaj nordo al la komunumo Richterswil (ZH), en oriento al Freienbach, en sudoriento al Feusisberg, kaj en nordokcidento al Hütten (ZH).
Tra Wollerau pasas la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Rapperswil, Pfäffikon al Lucerno. Paralele al la Lago de Zuriko kondukas la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro, al kiu Wollerau posedas propran alveturejon.
En Wollerau loĝas inter aliaj famuloj la konata monda tenisĉampiono Roger Federer.
Wollerau nomiĝis ĝis la 19-a jarcento Hinterer Hof (Malantaŭa Bieno). Ĝi dum mezepoko apartenis al la Grafejo de Rapperswil. En la jaro 1342 Jakob Brun, la frato de la zurika urbestro Rudolf Brun, akiris la bienon. Dum la Malnova Zurika Milito Zuriko devis cedin la bienon al Ŝvico. Religie la Malantaŭa Bieno ĝis 1536 apartenis al la paroĥo Richterswil, tiam ĝi fariĝis propra paroĥo, ĉar Richterswil aliĝis en la jaro 1529 al la reformacio, dum la Malantaŭa Bieno restis katolika. La rivereto Krebsbach ek de tiam formis la okcidentan limon. Dum la epoko de la Helveta Respubliko la Malantaŭa Bieno apartenis dum kvin jaroj al la distrikto Rapperswil de la Kantono Linth, en la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Höfe. Dum la skismo de Kantono Ŝvico inter 1831 ĝis 1833 Wollerau restis fidela al Ŝvico.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.