William Tyndale
angla bibliotradukisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William TYNDALE (1494-1536) esperantigita Vilhelmo Tindalo; estis angla helenisto, latinisto, religiulo, teologo, tradukisto de la Biblio, protestanta reformisto kaj biblitradukisto en la anglan. Kvankam serio da partaj anglaj tradukaĵoj jam estis faritaj subtere ekde la 14-a jarcento, vidu Johano Viklifo, la Biblio de Tindalo estis la unua, kiu komplete tradukis el la origino de la hebrea por la malnova testamento kaj el la greka por la malnova, kaj interalie profitis el la avancoj de la presado, permesante ties distribuon larĝaskale.
William Tyndale (1494-1536) | ||
---|---|---|
angla Biblitradukisto | ||
Persona informo | ||
William Tyndale | ||
Naskiĝo | 6-a de oktobro1494 en North Nibley, apud Dursley, Anglio | |
Morto | 6-a de oktobro 1536 en Vilvoorde, Duklando de Brabanto, apud Bruselo, Nederlando | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Torturo vd | |
Religio | katolika eklezio • protestantismo vd | |
Lingvoj | angla • hebrea • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | Universitato de Oksfordo , Universitato de Kembriĝo | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto tradukisto lingvisto tradukisto de Biblio vd | |
Laborkampo | Kristanismo kaj traduko de la Biblio vd | |
Aktiva en | Anglio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1535, Tindalo estis arestita, kaj izolita en la Kastelo de Vilvoorde, ekster la bordoj de Bruselo, en Belgio, dum pli ol unu jaro, juĝita pri herezo kaj perfido, kaj poste senkapigita kaj bruligita en brulŝtiparo, en la korto de la kastelo. Liaj lastaj paroloj estis: "Sinjoro, malfermu la okulojn de la reĝo de Anglio". Tiuepoke, la Eklezio kredis ke, se laikaj homoj havus senperan aliron al Biblio, ili povus miskompreni kaj misinterpreti tion, kion ili legas. Tre eble, ili eksuspektus pri la instruoj de la Eklezio kaj la aŭtoritateco de la sacerdotoj. La traduko ankaŭ trudis la kronajn leĝojn, kiuj tiam subtenis katolikismon.
Tenante la Biblion en la latina, kie malmultaj krom sacerdotoj kaj erudiciuloj povus legi ĝin, la rolo de la sacerdotoj kiel vortogardistoj estus protektata. Sed nur kvar jarojn poste, reĝo Henriko la 8-a de Anglio adoptis la Biblion de Tindalo por la Anglikana Eklezio. La Biblio de Reĝo Jakobo de 1611 ankaŭ estis forte influita de la traduko de Tindalo. Li estis influita de la verkaro de Erasmo de Roterdamo (1467-1536), kiu disponebligis la grekan Novan Testamenton en Eŭropo, de Marteno Lutero (1483-1546) kaj Johano Viklifo (1330-1384).