komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Wiliberg estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Wiliberg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Zofingo |
Koordinatoj | 47° 16′ 10″ N 8° 1′ 20″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 160 |
Areo | 1,17 km² |
Alteco | 651 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5058 |
Komunumkodo | 4288 |
La komunumo laŭ situas en orienta flanka valeto de la rivero Uerke sur alteco de 651 m s.m.. Ĝi estas laŭ loĝantaro kaj teritorio la plej malgranda komunumo de la distrikto kaj troviĝas ankaŭ inter la plej malgrandaj komunumoj de la tuta kantono.
La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo el la kvartalo Buechacker ĉe deklivo sude de la arbaro Buechwald. En aliflanka valo de Uerke pli sude situas krome du bienoj, nome Hinterwiliberg kaj Sacher, kiuj ankaŭ apartenas al la komunumo Wiliberg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,17 km², de kiuj 0,21 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,14 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 685 m s.m. sur la altebenaĵo, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 520 m s.m. en la valo ĉe la bordo de la rivero Uerke.
La komunumo Wiliberg limas en nordo al Bottenwil, en nordoriento al Staffelbach, en oriento al Attelwil, en sudoriento al Reitnau, en sudokcidento al Reiden (Kantono Lucerno), kaj en okcidento al Wikon (Kantono Lucerno).
Wiliberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu funkcias laŭ la vokbusosistemo, tio signifas, la buso veturas laŭ mendo de la kliento.
La unua skriba mencio de Wiliberg datiĝas el donacodokumento de la Monaĥejo Engelberg el la jaro 1251 kiel Wileberch.[1]
Ĝis 1781 Wiliberg, kiu ankaŭ estis konata kiel Bonhausen, estis tiel nomita libera bieno (germane Steckhof), tio estis bieno, kiu situis flanke de vilaĝo kaj ne apartenis al iu ajn komunumo. En la jaro 1751 la bernaj aŭtoritatoj malfondis la liberajn bienojn en la kamparvoktejo Lencburgo, kiuj ekzistis jam de historiaj tempoj, kaj transformis ilin al memstaraj komunumoj. Pro nerekonstruebla kialo Wiliberg tiam forgesiĝis kaj tial troviĝis subite en malfacila situacio, ĉar ĝiaj loĝantoj nun ne plu apartenis ien ajn. Post plurjara penado kaj diversaj submetemaj petskriboj al la bernaj aŭtoritatoj la "honora konsilio de la Senjoroj de Berno" finfine atribuis al Wiliberg je la 16-a de januaro 1781 la statuson de komunumo.[2]
Ekde la liberigo de Argovio de la berna servuteco okaze de la Helveta Revolucio fare de francaj trupoj en la jaro 1798 la komunumo apartenas al la distrikto Zofingo de la Kantono Argovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.