Wanne-Herner Eisenbahn und Hafen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wanne-Herner Eisenbahn und Hafen GmbH (WHE) estas fervoj- kaj haventenanta entrepreno el Herne. La entrepreno estas posedaĵo de la urbo Herne[1]
Wanne-Herner Eisenbahn und Hafen | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1913 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Herne | |
Lando | Germanio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ekde sia fondado la entrepreno tenas la havenojn Wanne-Oriento kaj Wanne-Okcidentoj, kiuj troviĝas je la kontraŭaj bordoj de la Rejn-Herne-Kanalo. Ili havas kune 720 metrojn da ŝarĝobordo, sur kiuj en la jaro 2010 proks. 0,32 milionoj tunoj estis transŝarĝataj. Por la transŝarĝado havas WHE gruojn kun ŝarĝkapablo de 12 tunoj, transŝarĝoinstalaĵon por seka ŝutvaro, turstokejaron por filtrocindro kaj profundostokejon.[2] Ĉe la okcidenta haveno troviĝas krom amasvara transŝarĝado ankaŭ la vartrafikocentron Emscher kun stacio de kombinita trafiko.
Krom tio WHE tenas la vartransporton sur entute 34 kilometroj da propraj fervojoj kaj trafikas kelkrilate sur la fervojreto de la germana fervojentrepreno Deutsche Bahn. Por tio ĝi havas (stato en 2010) ok dizelajn lokomotivojn, krom tio ĝi ludas laŭokaze pluajn lokomotivojn. La transportado en la jaro 2010 sumiĝis je proksimume 5 milionoj tunoj[2], je kio la plej granda parto koncernas karbo- kaj kestegotransportojn, krom tio WHE servas ankaŭ al Evonik Degussa en Herne same kiel diversajn pli malgrandajn firmaojn sur la haventereno. La remizo troviĝas ankaŭ en la okcidenta haveno.