komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Herne [ˈhe:ənə] estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 157 368 loĝantojn.
Herne | ||||||
| ||||||
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • Vikimedia apartigilo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02323 kaj 02325 | |||||
Poŝtkodo | 44601–44653 | |||||
Aŭtomobila kodo | HER | |||||
Oficiala Municipokodo | 05916000 | |||||
NUTS | DEA55 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Horst Schiereck | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Friedrich-Ebert-Platz 2 44623 Herne | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 157368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 33′ N, 7° 13′ O (mapo)51.542587.21897 | |||||
Alto super la marnivelo | 65 m | |||||
Areo | 51,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.herne.de/ | |||||
Dum la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento Herne estis grava karbomineja urbo. Pluraj el la karbominejaj turoj ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu ekonomia bazo de la urbo. Multnombraj asocioj de ministoj vivtenas la tradicion de la minlaboristoj, kiuj ĉiam rigardis sian "subteran" laboron tre malsama ol ĉiuj aliaj profesioj.
Kunlaboraj urboj kaj distriktoj estas:
Ĉar en Herne ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.