hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar From Wikipedia, the free encyclopedia
Volver (Reveni) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio en 2006. Ĉefaj aktorinoj estis Penélope Cruz, Carmen Maura, Lola Dueñas, Blanca Portillo, Yohana Cobo kaj Chus Lampreave.
Volver | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Volver |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 10 mar. 2006, 3 aŭg. 2006, 17 mar. 2006 |
Ĝenro | komedia filmo, filma dramo, komedia dramo, krimfilmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Esther García Rodríguez |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Madrido • Manĉo |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Penélope Cruz • Carmen Maura • Lola Dueñas • Blanca Portillo • Chus Lampreave • Yohana Cobo • Antonio de la Torre • Yolanda Ramos • María Isabel Díaz Lago • Carmen Machi • Pilar Castro • Neus Sanz |
Produktinta firmao | El Deseo |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio – Popola Elekto por la Plej Bona Eŭropa Filmo |
IMDb | |
La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj kvar Premioj de la Eŭropa Kino kaj kvin Goya-premioj. Penélope Cruz estis kandidato al Oskar-premio al la plej bona aktorino.
La filmo rakontas la historion de tri generacioj de virinoj kiuj suferas la efikojn de la rura etoso de Manĉo, la frenezo, la superstiĉo kaj eĉ la morto pere de bonkoreco, mensogo kaj vivemo. Ili estas Raimunda (Penélope Cruz), edzino de sendunga laboristo kun adoleska filino (Yohana Cobo); Sole (Lola Dueñas), ŝia fratino, harfrizistino, kaj ilia patrino (Carmen Maura), mortinta en incendio, kun sia edzo. Tiu rolulo el la morto reaperas unue al sia fratino (Chus Lampreave) kaj poste al Sole, kvankam fakte ŝi havis ankoraŭ solvotajn aferojn kun Raimunda kaj kun sia loka najbarino, Agustina (Blanca Portillo). Tiuj fantomaj aperoj ne enkadriĝas en la kutimaj terorfilmoj, sed tute male, en amuzaj komediaj scenoj.[1]
Tiu filmo estis omaĝo al la naskoloko de la reĝisoro en Manĉo kaj precize al la virinoj, kaj al iliaj roloj en la familioj. Alia ingredienco estas kritiko kaj parodio de la televidaj programoj.
La tango de Carlos Gardel nome «Volver», kun vortumado de Alfredo Le Pera, estas konvertita en flamenka peco kaj oni kantas ĝin en la filmo per la voĉo de Estrella Morente, dum Penélope Cruz fara lipan sinkronion. Tiu sama kanto aperas en la disko "Mujeres" (Virinoj, 2006) de Morente.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.