Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. – estas Esperanto-lernolibro de Boris Kolker.
Vojaĝo en Esperanto-lando | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Boris Kolker | |
Eldonjaro | 2005 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 280 | |
ISBN | 5-01-002953-7 | |
Laŭ la antaŭparolo, celoj de la libro estas:
- instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
- enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste – en la Esperanto-kulturon;
- prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
- pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.
La 3-a reviziita eldono de la libro aperis la 5-an de julio 2005 kaj estas aĉetebla ĉe landaj libroservoj, FEL kaj UEA. "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej vendita libro en ĉiuj jaroj inter 2002 kaj 2007[1] en la libroservo de UEA; en 2008 kaj 2009 ĝi havis la trian lokon[2] (poste UEA ne plu publikigis furorlistojn de libroj). Sur la titolpaĝo (la plej maldekstre) - foto de fama ukraina Esperantisto, foto-artisto Vasil Stanoviĉ.
El la recenzo de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto:
- "Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...
(Ligoj al aliaj recenzoj troviĝas sub eksteraj ligoj.)
La aŭtoro de la libro, d-ro Boris Kolker, gvidas per sia libro Internacian Perfektigan Korespondan Kurson.
Eldonoj
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto. – Moskva: Progress, 1992. - 337 p.: ilustr. ISBN 5-01-002953-7.
- Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 2-a eldono reviziita kaj renovigita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. – 278 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-078-6.
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 3-a eldono reviziita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. - 280 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-088-3.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.