Sovetia kantisto (1938–1980) From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimir Semjonoviĉ VISOCKIJ (ruse Владимир Семёнович Высоцкий) (naskiĝis la 25-an de januaro 1938 en Moskvo, mortis la 25-an de julio 1980 samloke) estis rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro.
Kiel aŭtoro kaj kantisto kun sia gitara akompano li havis vastan popularecon en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kvankam lia nomo estis malofte menciata en tiamaj amaskomunikiloj de Sovetunio.
Liaj gepatroj estis armea kolonelo Simono Vladimiroviĉ Visockij kaj Nina Maksimovna Seregina. La juddevena patro laboris kiel estro de telegrafo kaj la patrino kiel gvidantino de arkivo kaj tradukistino el la germana lingvo.
Infanece Vladimir Visockij loĝis en la Unua Meŝĉanskaja strato, 126 (nun Paca avenuo, la konstruaĵo estis nuligita), en la komuna loĝejo.
Dum la Granda patriota milito li en 1941 kune kun sia patrino estis evakuita al la urala urbo Buzuluko, Orenburga provinco. En 1943 li revenis Moskvon.
En 1947 -1949 li kune kun siaj patro kaj duonpatrino Eŭgenia Stepanovna Liĥalatova loĝis en la germana urbo Ebersvaldo (Eberswalde), kie li lernis pianan ludon.
Post reveno en Moskvon li loĝis kun gefamilianoj en Karetnij-strateto, 15.
Ambaŭ moskvajn adresojn, kie li loĝis, li gloris en siaj kantoj.
Ekde 1956 ĝis 1960 Visockij estis studento de Moskva Arta teatro.
Post diplomiĝo kiel aktoro li laboris en Moskva Drama Puŝkin-teatro kvar jarojn, kie li ludis entute dek epizodajn rolojn.
En 1964 li komencis labori en Moskva Taganka-teatro, kiun gvidis eminenta rusa majstro, reĝisoro Jurij Lubimov. En ĝi li prezentis kelkajn ĉefrolojn, inter kiuj plej rimarkinda estis lia aktorado en la spektaklo "Hamleto".
Vladimir estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Izolda Ĵukova (1960-1962), kiu ankaŭ studis en Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro kaj diplomiĝis kiel aktorino. Ili ne havis idojn.
Dum produktado de filmo "La 713-a petas surteriĝon" li konatiĝis kun aktorino "Ludmila Abramova". Ŝi iĝis lia dua edzino naskinta du filojn: Arkadij (1962) kaj Nikita (1964). Poste ili divorcis.
Julie de 1967 li konatiĝis kun la franca aktorino Marina Vlady (rusino Marina Vladimirovna Poljakova naskiĝinta kaj loĝanta en Francio). Ilian feliĉan kaj samtempe malfacilan kunvivon ŝi priskribis en la libro "Vladimiro aŭ la rompita flugo".
Julie - aŭguste de 1980 la 22-aj Olimpikoj okazis en Moskvo suferanta pro nekutima varmego. Vladimir Visockij, kies koro estis malsana, mortis la 25-an de julio 1980. Lin oni enterigis en moskva Vagankovo-tombejo.
En 1981 oni eldonis libron kun lia versaro "Nervo".
Ĉiuj liaj kantoj ĝis nun estas tre ŝatataj.
Daŭre popularas filmoj kun lia partopreno — precipe "Vertikalo", "Du kamaradoj servis" , "Mastro de tajgo", "Danĝeraj gastroloj", "Legendo pri tio, kiel caro Petro edzigis la nigrulon". Pro rolo de la kriminala oficiro – Glebo Ĵeglov en la filmo "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi" — Visockij estis gratifikita per la plej valora Ŝtata premio de Sovetunio.
Por siaj kantoj Visockij komponis ĉefe minoran muzikon. Lia sepkorda rusa gitaro estis neordinare agordita, kio rezultigis unikajn, neforgeseblajn melodiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.