![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/Virginiawachtel_2007-06-16_065.jpg/640px-Virginiawachtel_2007-06-16_065.jpg&w=640&q=50)
Virginia koturno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Virginia koturno (Colinus virginianus) estas surgrundoloĝanta birdo indiĝena de Usono, Meksiko, kaj Karibio. Ĝi estas la ununura koturno indiĝena de orienta Usono. Ĝi estas membro de la grupo de specioj konataj kiel Amerikaj koturnoj aŭ Odontoforedoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Virginia koturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colinus virginianus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/04/Colin_de_Virginie_MHNT.jpg/640px-Colin_de_Virginie_MHNT.jpg)
Ili estis dekomence situigitaj kun la malnovmondaj koturnoj en la fazana familio de Fazanedoj, sed ili ne estas rilataj. La nomo "Colinus" devenas el la karaktera fajfa alvoko.
Spite al sia sekretema naturo, la Virginia koturno estas unu el la plej familiaraj koturnoj en orienta Nordameriko ĉar ĝi estas ofte la ununura koturno en sia teritorio. Estas 22 subspecioj de la Virginia koturno, kaj multaj el la birdoj estas ĉasataj etende kiel ĉasbirdoj. Ĝi havas blankan viandon tre aprezatan de ĉasistoj.
Ĝi loĝas en centra kaj orienta Usono, Kubo, Meksiko kaj Gvatemalo. Ĝi estis enmetita en Hispaniolo, Puerto Rico, Insulo Santa Cruz kaj en tiuj de Andros kaj Nova Providenco en Bahamoj.