Villiers NE
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Villiers estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Villiers havis 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
- La mallongigo NE en Villiers NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Villiers.. |
Villiers | |
---|---|
Blazono de Villiers | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Komunumo(j) | Val-de-Ruz |
Geografia situo | CH1903: 564160 / 214811 (mapo)47.0833333333336.9666666666667 |
Nombro de loĝantoj | 433 |
Areo | 10,57 km² |
Alteco | 760 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2057 |
Mapo de Villiers | |
Villiers situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Seyon, kiu fontas en la komunuma teritorio. La komunumo situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villiers kaj la setlejoj Clémesin kaj Sarreyer, kaj diversaj izolitaj bienoj. En oriento la komunumo etendiĝas al la okcidentaj deklivoj de la monto Chasseral, kie sur alteco de 1550 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo kaj de la kantono.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,57 km², de kiuj 53,1% estas kovritaj de arbaro, 44,4% servas por agrikulturo kaj 2,5 % por setlado. [1]
La komunumo Villiers limas en nordo al Le Pâquier. En nordnordoriento al Saint-Imier (BE) kaj al Villeret (BE), en nordoriento al Nods (BE), en orientnordoriento al Lignières, en oriento al Enges, en sudo al Savagnier, kaj en okcidento al Dombresson.
Villiers situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Villiers pasas la kantona vojo n-ro 1356 de Neŭŝatelo trans la montpasejo Col des Pontins al Saint-Imier. Per la buslinio de Neŭŝatelo tra Cernier al Villiers la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1907 ĝis 1948 funkciis tramlinio de Villiers al Les Hauts-Geneveys.
La unua dokumenta mencio de Villiers datiĝas le la jaro 1191 kiel Vilar. Dum mezepoko Villiers apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Villiers kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.