Fontainemelon estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Fontainemelon havis 1647 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Fontainemelon | |
---|---|
Blazono de Fontainemelon | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Komunumo(j) | Val-de-Ruz |
Geografia situo | CH1903: 557806 / 211147 (mapo)47.056.8833333333333 |
Nombro de loĝantoj | 1647 |
Areo | 2,45 km² |
Alteco | 864 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2052 |
Mapo de Fontainemelon | |
Geografio
Fontainemelon situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la suda deklivo de la montoĉeno Mont d'Amin proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo. La suba parto de la vilaĝeto Les Loges apartenas al Fontainemelon. En oriento la vilaĝo Fontainemelon praktike kunkreskis kun la najbara vilaĝo Cernier.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 40,0% estas kovritaj de arbaro, 40,4% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Fontainemelon limas en nordo al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines, en oriento al Cernier, en sudo al Fontaines, en sudokcidento al Les Hauts-Geneveys, en okcidento al malgranda, arbara eksklavo de Fontaines, kaj en nordokcidento denove al Les Hauts-Geneveys.
Trafiko
Sur la komunuma teritorio situas la sudaj portaloj de la fervoja kaj aŭtovoja tuneloj sub la pasejo Vue-des-Alpes. Tra Fontainemelon kondukas konekta vojo de Cernier al Les Hauts-Geneveys. Okidcente de la vilaĝo sur la komunuma teritorio situas la alveturejo al la aŭtoŝoseo A20. La plej proksima stacidomo situas en Les Hautes-Geneveys en distanco de 1,5 kilometroj de la vilaĝocentro. Per buso de tiu stacidomo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La kantona ĉefojo 1320 trans la pasejo Vue-des-Alpes kondukas tra la supra norda parto de la komunumo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Fontainemelon datiĝas el la jaro 1350 kiel Fontainnemelom. Dum mezepoko Fontainemelon apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. En la jaro 1860 Fontainemelon fariĝis memstara komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontainemelon kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.