Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Marie-Antoinette
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marie Antoinette de Habsburgo-Loreno (Vieno, 2-a de novembro 1755 – Parizo, 16-a de oktobro 1793) estis reĝa princino de Hungario kaj de Bohemio, ĉefdukino de Aŭstrio kaj reĝino de Francio (1774–1793) pro edziniĝo kun Ludoviko la 16-a. Filino de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Francisko la 1-a, granda duko de Toskanio kaj de lia edzino Maria Teresia, ĉefdukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj reĝino de Bohemio, naskiĝis la 2-an de novembro 1755, unu tagon post la lisbona tertremo. Ŝi estis la dekkvina kaj antaŭlasta filino de la imperiaj geedzoj.
![Maria Antonia Josepha Johanna von Habsburg-Lothringen](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Marie-Antoinette%2C_1775_-_Mus%C3%A9e_Antoine_L%C3%A9cuyer.jpg/640px-Marie-Antoinette%2C_1775_-_Mus%C3%A9e_Antoine_L%C3%A9cuyer.jpg)
En 1789 la situacio de la reĝino estas neeltenebla. Onidiras, ke "Monsieur" (futura Ludoviko la 18-a) estus doninta al la asembleo de gravuloj de 1787 informon pruvantan la senlegitimecon de la reĝaj infantoj. La onidiroj mencias kaŝejon de la reĝino en Val-de-Grâce. La abato Soulavie en siaj Historiaj kaj politikaj memoroj de la reĝado de Ludoviko la 16-a, verkis, ke oni pensis, ke Marie Antoinette "ricevus ĉiujn malbenojn de la popolo kaj ke la reĝa aŭtoritato estus, pro tio, totale kaj subite regenerita kaj restarigita". Legu pli...