![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Val_de_Grace_dsc04631.jpg/640px-Val_de_Grace_dsc04631.jpg&w=640&q=50)
Val-de-Grâce
From Wikipedia, the free encyclopedia
Val-de-Grâce [val de gras] (esperante « Gracia Valo ») estas franca militista malsanulejo lokita en la 5-a arondismento de Parizo. Ĝi troviĝas ene de samnoma eks-monaĥinejo kaj en la eks-preĝejo de tiu ĉi. Ĝi fariĝis militista malsanulejo dum la Franca revolucio de 1789.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Val_de_Grace_dsc04631.jpg/640px-Val_de_Grace_dsc04631.jpg)
La malsanulejo gastigas ĉiujn, kaj ne nur militistajn pacientojn. Ĝi plejofte gastigas la plej gravajn francajn oficialulojn de la Franca Respubliko, kiam ili bezonas medicinan helpon.
La preĝejo de Val-de-Grâce estis konstruita pro ordo de la reĝino Anna de Aŭstrio, edzino de Ludoviko la 13-a: post la naskiĝo de sia filo Ludoviko la 14-a, Anna (antaŭe sen infano post 23 edzinecaj jaroj) manifestis sian dankemon per la konstruo de tiu preĝejo. Ludoviko la 14-a mem verŝajne metis la unuan ŝtonon de Val-de-Grâce, dum ceremonio je la 1-a de aprilo 1645, kiam li estis 7 jarojn aĝa.
- Val-de-Grâce en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Val-de-Grâce en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)