![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Raffles_Hospital%252C_Parkview_Square_and_Andaz_Hotel_buildings_in_Singapore.jpg/640px-Raffles_Hospital%252C_Parkview_Square_and_Andaz_Hotel_buildings_in_Singapore.jpg&w=640&q=50)
Malsanulejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsanulejo, sanigejo[1] aŭ hospitalo[2] estas kuraca institucio destinita al kuracado de homoj. Malsanulejo estas parto de san-sistemo. Ekzistas kaj publikaj (ŝtataj), kaj privataj kaj duon-privataj malsanulejoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Raffles_Hospital%2C_Parkview_Square_and_Andaz_Hotel_buildings_in_Singapore.jpg/640px-Raffles_Hospital%2C_Parkview_Square_and_Andaz_Hotel_buildings_in_Singapore.jpg)
Laŭ Francisko Azorín hospitalo estas Malsanulejo. Konstruaĵo por malsanuloj.[3] Li indikas etimologion el latina hospitalis el hospes (gasto).[4]
Ilona Koutny, en interesa vortotrezora studo, proponpetis sondenkete alternativojn al cento da esperantistoj kaj ili kiel sinonimo de hospitalo "89 %-oj donis la kutiman nomon malsanulejo, krome kuracejo: 3 kaj resanigejo: 2. [...] El la respondoj vidiĝas, ke la plejmulto trovas la kutiman derivitan vorton kiel malsanulejo (89 %), kiu estas praktike enleksikiĝinta kaj konvencie uzata, kvankam ankaŭ la du aliaj solvoj - kuracejo, resaniĝejo - taŭgus (en la ĉina estus "kurac-ejo", en la hungara "malsan-domo")".[5]